Patroj de la Eklezio
La Ekleziaj Patroj, Fruaj Ekleziaj Patroj, aŭ Patroj de la Eklezio estas la fruaj kaj influhavaj diologoj kaj skribintoj de la Eklezio Kristana, precipe tiuj de la unuaj kvin jarcentoj de la historio de kristanismo. La termino uzatas pri la skribintoj kaj instruistoj de la Eklezio, ne nepre sanktuloj, kiuj siatempe elstarigis aŭ defendis la kristanan instruon. Ĝi ĝenerale ne enhavas la aŭtoroj de la Nova Testamento, tamen en la Eklezio frua iom skribaĵoj de Ekleziaj Patroj konsideratis kiel kanonaj, kaj la nuna Eklezio uzas multajn tekstojn ĉerpitajn el iliaj verkoj en sia preĝo formala. Malgraŭe, la Patroj de la Eklezio ne estas oficiale listigitaj kiel estas la Doktoroj de la Eklezio fare de la kristanaj Eklezioj. Tiuj patroj kiuj latine skribis nomiĝas Patroj Latinaj, kaj tiuj kiuj greke skribis nomiĝas Patroj Grekaj. Famaj Patroj Latinaj interhavas la Montananon Tertulianon, Sanktan Gregorion Grandan, Sanktan Aŭgustenon el Hipono, Sanktan Ambrozion el Milano, kaj Sanktan Hieronimon; famaj Patroj Grekaj interhavas Sanktan Ireneon el Liono (kies verko eltenas nur en latina traduko), Sanktan Klementon de Aleksandrio, la malsamkredan Origenon, Sanktan Atanazion el Aleksandrio, Sanktan Johanon Orbuŝan, kaj la tri Patrojn Kapedokiajn.
Aŭtoroj herezulaj kiel Ario aŭ skismulaj kiel Novaciano ne apartenas al la Patroj de la Eklezio. Ankaŭ elstaraj kristanoj, kies verkoj ne estis konsiderataj kiel dogmaj, ekzemple la poeto Prudencio kaj la historiisto Gregorio de Tours ne apartenas al la Patroj de la Eklezio.
La Ekleziaj Patroj plej fruaj, el la unuaj du generacioj post Kristo, kutime nomiĝas la Apostolaj Patroj. Famaj Apostolaj Patroj interhavas Sanktan Klementon el Romo, Ignacon el Antioĥio, kaj Polikarpon el Smirno. Cetere, la Didaĥe kaj la Paŝtisto de Hermo kutime lokiĝas inter la skribaĵojn de la Apostolaj Patroj tamen iliaj aŭtoroj ne konatas.
Poste, alfrontaj kritikon kaj senĉesaj defioj de la tiamaj filozofoj Grekaj kaj persekuton, la Defendantaj Patroj aŭ Apologetika Patroj skribis por ekspliki kaj defendi instruon Kristanan kaj faris tion parte uzante la saman terminologion kaj filozofian dialektikon uzitajn de la grekaj filozofoj. Gravaj Patroj de ĉi tiu tempo estas Sankta Justino Martiro, Tatiano, Atenagoro el Ateno, Hermio, kaj Tertuliano.
La Dezertaj Patroj estis monaĥoj fruaj, loĝantaj en la dezerto Egiptia; kvankam ili nemultan skribis, ilia influo ankaŭ grandis. Inter ili estas Sankta Antonio Granda kaj Sankta Paĥomio. Multaj da iliaj ĝenerale kurtaj diritoj arigitas en la Apophthegmata Patrum (Diritoj de la Patroj). Iuj Ekleziaj Patroj skribis je aliaj lingvoj: Efremo Siria, ekzemple, skribis sirie, tamen liaj verkoj ofte tradukatis latine kaj greke.
En la latina eklezio, Sankta Johano el Damasko, kiu vivis je la 8-a jarcento, ĝenerale konsideratas kiel la lasta Eklezia Patro kaj samtempe la unua semo de la erao sekva de skribintoj Ekleziaj, Skolastikismo. Sankta Bernardo el Clairvaux ankaŭ iam nomiĝas la lasta Eklezia Patro.
Ortodoksismo ne konsideras la eraon de Ekleziaj Patroj kiel iel finitan kaj enhavas postajn skribintojn influhavajn en la termino. En ortodoksismo ne nepre la patroj de la Eklezio estas verkistoj, ia monaĥeja ekzemplodona vivo povas esti konsiderata, kiel sufiĉe fruktodona, por estigi patro de la Eklezio.
La studadon, kiel historia temo, pri la patroj de la Eklezio kaj ties verkoj oni nomas patrologio aŭ patristiko.
Sube, kelkaj Patroj de la Eklezio.
La Patroj antaŭniceanoj (ĝis 325, dato de la 1-a Koncilio de Niceo)
redakti- la aŭtoro de Didaĥeo - (1-a jarcento)
- Sankta Klemento el Romo - (? - 101? 97?)
- Sankta Ignaco el Antioĥio - (35- 107)
- La aŭtoro de la Letero de Barnabaso pseŭdo - Barnabaso- (? 130/132)
- Hermaso, aŭtoro de Paŝtisto de Hermaso - (inter 130 kaj 140)
- Papiaso el Hierapolo - (? - ĉirkaŭ 140)
- Sankta Polikarpo el Smirno - (69 -155)
La Patroj de la 2-a jarcento
redaktiLa apologiistoj, kiuj defendis kristanismon kontraŭ paganismo kaj judismo.
- Aristido el Ateno - (ĉ-130/140 - ?)
- Sankta Justino Martiro - (ĉ-100? - 165)
- Atenagoro el Ateno- (ĉ-180 - ?)
- Taciano la Siria - Disĉiplo de Justino - (ĉ-120 - p. 172)
- Melitono el Sardeso - (ĉ-160/170 - ?)
- Teofilo el Antioĥio - (ĉ-180 - ?)
- la aŭtoro de la Apologio à Diogneto - (inter 140 kaj 200)
La kontraŭhereza literaturo
- Sankta Ireneo el Liono - episkopo en Liono - (125 - 202?)
- Sankta Hipolito el Romo - (ĉ-170 - ĉ-235)
La Patroj de la 3-a jarcento
redaktiGrekaj Patroj
- Origeno - (185 - 252?)
- Klemento el Aleksandrio - (ĉ-150 - ? (lia spuro perdiĝis ĉ-202))
- Dionizio el Aleksandrio - (? - 264/265)
- Petro el Aleksandrio - (? - 311)
- Metodo de Olimpo
Latinaj Patroj
- Tertuliano - (ĉ-155 - p. 220)
- Minucio Felikso - (ĉ-200 - ?)
- Sankta Cipriano el Kartago - (ĉ-200 - 258)
- Laktancio - (ĉ-260 – ĉ-325)
La ora patristika epoko (325-451), inter la 1-a koncilio de Niceo kaj la Koncilio de Ĥalkedonio
redaktiLa Patroj kiuj kontraŭis Arianismon
redakti- Eŭstato el Antioĥio - (230 - 327 aŭ 330)
- Eŭzebio de Cezareo - (ĉ-265 - 339)
- Sankta Cirilo el Jerusalemo - Doktoro de la Eklezio (? - 387)
- Aleksandro el Aleksandrio - (? - 328)
- Sankta Atanazio el Aleksandrio- Doktoro de la Eklezio (ĉ-296 - 373)
- Sankta Didimo la Blindulo - (313 - 398)
- Sankta Hilario de Potevo -france estas "Poitiers"- Doktoro de la Eklezio (315 - 367)
- Mario Viktoreno - (? - p. 362)
- Sankta Ambrozio de Milano - Doktoro de la Eklezio-(339 - 397)
La Patroj Kapadokianoj kaj Sankta Johano Krizostomo
redakti- Sankta Bazilo el Cezareo aŭ Bazilo la Granda - Doktoro de la Eklezio-(330 - 379)
- Sankta Gregorio el Nazianco, la teologo - Doktoro de la Eklezio -(329 - 390)
- Sankta Gregorio el Nyssa, la mistikulo - (335 - 394)
- Sankta Johano Krizostomo - Doktoro de la Eklezio, Patriarko de Konstantinopolo -(345 - 407)
La aliaj Patroj kiuj vivis dum la epoko de la dua, tria kaj kvara koncilioj (5-a jarcento)
redaktiGrekaj Patroj
- Sankta Cirilo el Aleksandrio - Doktoro de la Eklezio - (ĉ. 380 - 444)
- Sankta Epifano el Salamiso (+ 403).
Latinaj Patroj
- Sankta Hieronimo - Doktoro de la Eklezio - (ĉ. 347 - 420)
- Sankta Aŭgusteno - Doktoro de la Eklezio, episkopo de Hipono - (354 - 430)
- Sankta Johano Kaciano - (ĉ. 360 - ĉirkaŭ 435)
- Sankta Vincento el Lerino, (5-a jarcento).
- Sankta Sulpicio Severo - (ĉ. 400)
- Sankta Leono la 1-a - Papo, Doktoro de la Eklezio - (406 - 461)
Siriaj Patroj
- Sankta Efraimo Doktoro de la Eklezio (306 - 373)
- Diodoro el Tarso - (? - ĉirkaŭ 394)
- Teodoro el Mopsuestio - (? - 428)
- Teodoreto el Ciro - (? - ĉirkaŭ 466)
Grekaj Patroj kiuj vivis antaŭ la ikonrompismo
- Pseŭdo-Dionizio la Areopagano (fino de la 5-a jarcento)
- Sankta Sofrono el Jerusalemo (+ 644), patriarko.
- Sankta Maksimo la Kredatestanto - bizanca monaĥo, mistika teologo - (ĉ-580 - 662).
Grekaj Patroj defendantaj la sanktajn bildojn
- Sankta Ĝermano el Konstantinopolo (+ 740).
- Sankta Johano la Damaskano (ĉ-675 - ĉ-749, Doktoro de la katolika Eklezio.
- Sankta Teodoro la Studiosano (+ 826).
Latinaj patroj
- Sankta Eŭŝero el Liono (?- 449/455?)
- Boecio - la filozofo - (480 - 524)
- Sankta Gregorio la Granda - Papo, Doktoro de la Eklezio - (540 - 604)
- Sankta Isidoro de Sevilo - Doktoro de la Eklezio - (ĉ. 560 - 636)
- Sankta Ildefonso de Toledo (607-667)
Patroj de unu aparta eklezio
redaktiPatroj de la ortodoksa Eklezio
- Sankta Fotio el Konstantinopolo (+ 891).
- Sankta Teofilakto el Oŝrido (12-a jarcento)
- Sankta Gregorio Palamas (14a-jarcento).
- Sankta Marko el Efezo (15-a jarcento).
La teologoj de la mezepoko, ĉu la lastaj patroj de la katolika eklezio?
- Johano Skoto Erigeno, la Irlandano - (ĉ-810 - ĉ-870)
- Sankta Bernardo el Klarvalo - Doktoro de la Eklezio- (1090 - 1153)
la Patroj de la Eklezioj ne kalcedonaj
Vidu ankaŭ
redakti- Klaus Zelzer (fakulo viena)
Eksteraj ligiloj
redakti- "Kirchenväter" - ĉe: Herders Conversations-Lexikon, Freiburg im Breisgau 1855, volumo 3, p. 602-603