[go: up one dir, main page]

Ekologia agrikulturo

Ekologia agrikulturoekoagrikulturo estas la produktado de nutraĵoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, laŭ kiel eble plej naturprotektaj metodoj kaj laŭ la scioj de ekologio kaj mediprotekto. Celo estas favorigi ne nur la agrosistemon, sed ankaŭ la biodiversecon, la biologian vivon de la grundo kaj la biologiajn ciklojn.

Eŭropa emblemo de ekologiaj (biologiaj) nutraĵoj.
Legomoj kultivitaj laŭ ekologia, biologia agrikulturo.

Historio

redakti

La komenco de la ekologia agrikulturo situas en la 1920-aj jaroj. Sciencajn bazojn prezentis la aŭstra-hungara botanikisto kaj mikrobiologo Raoul Francé en la jaro 1913 publikiginte popolscience la verkon La vivo en la agro.

En 1924 Rudolf Steiner okazigis kurson pri agrikulturo ĉe Breslaŭ, al kiu ĉeestis ĉirkaŭ 100 partoprenantoj. Tiam estiĝis la ideo pri agrikultura organismo, kiun oni trovas nuntempe en ekologia agrikulturo kaj jam de tiam en la antropozofa biodinamika agrikulturo. La unuiĝo Demeter estas la nura reprezentanto de biodinamika ekonomio.

Metodo

redakti

Ekzistas apartaj reguloj pri ekologia agrikulturo, kiel ekzemple pri la uzo de kemiaĵoj. Oni rajtas nur uzi apartajn produktojn, kies listo estas ĝisdatigita ĉiujare. Produktoj kiel Bacillus thuringiensis kutime ne havas konsekvencojn por la homa sano.

Diferenco al kutima agrikulturo

redakti

La diferenco inter agroekologio kaj ekologia agrikulturo estas, ke agroekologio postulas radikalan ŝanĝon en kvar proksime ligitaj kampoj: socia, politika, ekonomia kaj ekologia, kaj fundamenta ŝanĝo for de la industria kaj novliberala agrikultura paradigmo.

Nutraj aspektoj

redakti

Ne ekzistas objektive pruveblaj diferencoj inter la gusto de nutraĵoj el tradicia kaj tiuj el ekologia agrikulturo, kvankam tiuj, kiuj aĉetas ilin estas konvinkitaj pri tio.

Sanaj aspektoj

redakti

Dum nutradtesto ĉe ratoj per ekologiaj nutraĵoj, tiuj montris malpli da mortokazoj iom antaŭ aŭ post la naskiĝo kaj pli rapidan pezogajnon de la ratino post la nasko.[1].

Ĉe suĉinfanoj, kiuj ricevis dum la unuaj du jaroj ekologiajn laktaĵojn, kaj kies mamnutrantaj patrinoj nutris sin per ekologiaj laktaĵoj, la risko de ekzemo estis malpli alta. Tio pravis ĉe 64 % de la suĉinfanoj.[2]

Ekologia premsigno

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekologia premsigno.

Vivmediaj aspektoj

redakti

Biodiverseco

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biodiverseco.

Ju pli da specioj kune kultivatas en kampoj, des pli produktiva la grundo iĝas. Tia kulturmetodo eĉ plibonigas la grundon jaron post jaro. Tion montris G. David Tilman per longdaŭra eksperimento, ĉe la universitato Saint Paul en Minesoto. La kampoj mastrumitaj per biodiverseco montriĝis duoble ĝis trioble pli produktivaj. Biomaso disvolviĝis ne nur super la grundsurfaco, sed ankaŭ sub ĝi, kio ebligas malliberigon de la atmosfera CO2-o kaj kompenso de la forceja efiko.

Klimatŝanĝiĝo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klimatŝanĝiĝo.

Grundkonservado

redakti

Ekonomiaj aspektoj

redakti

En ekologia agrikulturo produktkostoj estas pli altaj, ĉar oni bezonas pli da homa laboro. En la plej multaj landoj ĝi ne ricevas ekonomian aŭ financan helpon, kiuj povus malplialtiĝi la kostojn.

Eblas konsideri, ke ekologiaj agrikulturproduktoj estas pagitaj trioble:

Surmerkatigo

redakti

Produktkostoj

redakti

Kvalitosigeloj

redakti
  • Bio EU, Demeter, Bio Coherence, Nature & Progrès, USDA Organic.

Aktivuloj

redakti

Tutmonda disvastiĝo

redakti

Afriko

redakti

En Afriko la merkato de ekologiaj agrikulturaj produktoj estas ĝenerale tre subevoluinta. Aliflanke, produktado disvolviĝas rapide[3].

Sud-Ameriko

redakti

Okaze de la vizito de Hugo Chávez en la Monda Socia Forumo fondiĝis en Brazilo sudamerika altlernejo pri ekologia agrikulturo: Escola Latino-Americana de AgroEcologia.

Kritiko

redakti

En septembro 2020, Christophe Brusset, iama oficialulo en la agronutraĵa industrio, denuncis la mankon de superrigardo, kontrolo kaj sankcioj en la merkato de ekologiaj produktoj, kio instigus al fraŭdaj praktikoj de grandaj markoj en la agronutraĵa industrio[4].

Referencoj

redakti
  1. Velimirov, A., Plochberger, K., Huspeka, U., Schott, W. (1992): The Influence of Biologically and Conventionally Cultivated Food on the Fertility of Rats. Biologicla Agriculture and Horticulture, Vol. 8, pp. 325-337. [1] (PDF, angle)
  2. Ischa Kummeling, Carel Thijs, Machteld Huber, Lucy P. L. van de Vijver, Bianca E. P. Snijders, John Penders, Foekje Stelma, Ronald van Ree, Piet A. van den Brandt and Pieter C. Dagnelie: Consumption of organic foods and risk of atopic disease during the first 2 years of life in the Netherlands. in: British Journal of Nutrition, (2008), Nr. 99, pp. 598-605, (doi:10.1017/S0007114).
  3. france Agence Bio - biologia agrikulturo en la mondo arkivo.
  4. france Marianne Enault, Prix, mafia, faux certificats : enquête sur "les imposteurs du bio", Le Journal du Dimanche, la 28-an de septembro 2020

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti