[go: up one dir, main page]

Edmondo DE AMICIS ([edmondo deamiĉis] ; naskiĝis la 21-an de oktobro 1846 en Imperia, mortis la 11-an de marto 1908 en Bordighera) estis itala verkisto

Edmondo De Amicis
Persona informo
Edmondo Mario Alberto De Amicis
Naskiĝo 21-an de oktobro 1846 (1846-10-21)
en Oneglia
Morto 11-an de marto 1908 (1908-03-11) (61-jaraĝa)
en Bordighera
Tombo Monumenta Tombejo de Torino Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1908) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Military Academy of Modena (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Socialista Itala Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Teresa Boassi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
verkisto de porinfana literaturo
ĵurnalisto
politikisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Koro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kreskis en la urbo Torino en norda Italio kaj post bazlernejo translokiĝis al armea internejo. La ideo de pozitiva efiko de milita vivo kiel maniero de edukado, kiu formas homon morale laŭ valoroj kaj memkontrolo, estas evidenta en liaj skribaĵoj.

Lia unua literatura verkaĵo estis "Armea Vivo" skribita en 1868 kiun li verkis post partopreno en la batalo de Custoza. Li tiam daŭriĝis por vivteni kiel ĵurnalisto, tamen lia plej konata verko estas la porjunulara romano Cuore (Koro, 1886, Esperanto-traduko de Ettore Fasce de 1936, 1987).

Li havis longan ĵurnalistan karieron, kiu inkludis raportojn pri siaj vojaĝoj en Hispanio, Nederlando, Maroko kaj Konstantinopolo.

La romano Cuore estis bazo por 52-parta japana televida serio de desegnita filmo produktita fine de la 1970-aj jaroj sub la titolo Haha wo tazunete sanzenri.

Verkoj de Edmondo De Amicis tradukitaj al Esperanto

redakti

La jenaj verkoj aperis en Esperanto-traduko (ordigite laŭ aperjaro de la traduko, la tradukisto en krampoj)

Recenzoj

redakti

Pri Koro

Citaĵo 
 Kiom da knaboj, tiom da gustoj. Rilate al Koro, mi nur scias, ke ne multaj el la knaboj konataj de mi legus la tutan libron. Eble tio estas bedaŭrinda; tamen, jen fakto. La moderna knabo preferas ion ekscitan kaj aventuroplenan, sen moraligaj aludoj. Koro forte rememorigas al ni la premiojn donacitajn en anglaj dimanĉaj lernejoj antaŭ tridek jaroj, dum la nuntempa knabo ne havas inklinon al moraligemaj rakontoj.

Mi ne intencas diri per tio, ke Koro ne estas leginda ; ĝi ja estas. Ĝi konsistas el multaj interesaj kaj agrablaj legaĵoj en la formo de taglibro, kaj ampleksas tre diversajn temojn. Tial, ke la ĉapitroj estas mallongaj, la libro aparte taŭgas kiel legolibro por klasoj. La stilo estas plejparte facila, bildoplena, kaj viva, kaj pro la diverseco de la homoj kaj de la okazaĵoj priskribitaj ĉiu leganto trovos ion interesan. Jen kial oni ne miras, legante, ke jam vendiĝis 1,822,000 ekzempleroj en la itala lingvo. La taglibro estas tiu de itala lernejano, kiu vivigas antaŭ ni siajn instruistojn, instruistinojn, kaj aliajn gekonatojn. Jen homoj noblaj kaj altanimaj ; jen la insultemulo kaj la bravulo, kun iliaj karakterizaj trajtoj. La anonima tradukinto sukcesis liveri al ni interesan priskribon de la vivo. La “monataj rakontoj” estas impresaj, realecaj, kaj iafoje kortuŝaj, kaj ĉiu havas instruan celon. El la vivoj de famaj italoj eltiriĝas lecionoj pri la amo al la patrolando, civitanismo, k.t.p., kaj laŭdiĝas ne nur militistoj, sed ankaŭ herooj alispecaj. Inter aliaj, troviĝas lecionoj pri Garibaldi, Cavour, la Reĝo Umberto, kaj Mazzini. Moralan instruon ankaŭ enhavas la admonaj leteroj de la gepatroj. Ĉi tiuj leteroj, skribitaj kun amema sento, estas iom emociaj, en multaj lokoj eĉ sentiment- alaj, sed entute donas ampleksan kodon pri laŭdinda konduto. Al la plenaĝulo, kiu emas idealigi knabojn, la libro aparte plaĉos, kaj vekos simpatian korsenton. Lingve ĝi estas bona ; tamen troviĝas kritikindaĵoj. Ne multajn preserarojn mi trafis, sed ankoraŭ unu fojon mi plendas pri la malbela transporto de vortoj. Ofendas la okulojn tiaj monstraĵoj kiaj monko—lekton, lig-nosplitojn, majska—rabojn, k.a.

Koro tamen, malgraŭ neperfektaĵoj, meritas diskonigon pro la vivoveraj portretoj de la roluloj, kaj pro la bildo, kiun ĝi prezentas al ni, pri Italujo en la dek-naŭa jarcento. 
— W.S. La Brita Esperantisto - Numero 382, Februaro (1937)

Eksteraj ligiloj

redakti