Duzona parulio
La Duzona parulio (Basileuterus bivittatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Duzona parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Duzona parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basileuterus bivittatus (Lafresnaye & D'Orbigny, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Gujano, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj praarbaroj.
Tiu specio havas olivverdecajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn el la mentono al la suba ventro. La nomo de la specio aludas al la du zonstrioj kiuj markas sian kapon nome tre flava superokula strio kaj malhelbruna supra strio ambaŭflanke kiuj enfermas centran ororanĝecan kronostrion. Krome estas tre markata ankaŭ malhelbruna traokula strio kaj sub la okulo ankaŭ tre markata tre flava subokula makulo. La resto de la vango kaj orelareo estas oliveca nuance inter la flava gorĝareo kaj la olivverdeca dorso. La beko estas griza kaj la kruroj helbrunflavecaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Basileuterus bivittatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.