Dombloko
Dombloko estas urba spaco limigita de stratoj ĉiuflanke. En kelkaj landoj la termino dombloko povas referenci ankaŭ al ĉiu el la flankoj kiuj konstituas la domaron. Tio estas, ke dombloko povas esti kaj la urba bloko de kelkaj flankoj aŭ la distanco kiu estas de angulo al la venonta angulo.
La dombloko povas esti jam konstruita aŭ ankoraŭ konstruota. Ties plej ofta formo moderne estas kvarangula kaj kvadrata aŭ rektangula, sed en antikvaj urboj, ĉefe ĉe Eŭropo, Nordafriko, Meza Oriento kaj en kelkaj lokoj de Centra Azio, ili povas montri tre variajn kaj malregulajn formojn.
La urbo Madrido estas ekzemplo de mikso de dezajnoj, kun historia kerno komplete malregula, zonoj liniecaj kiaj la tiel nomata Ciudad Lineal aŭ la kvartalo Salamanko kaj novaj kvartaloj kie intermiksiĝas kvadrataj, sesangulaj formoj ktp.
Ĝenerale, en urboj tute planitaj la dombloko estas 100 metrojn longaj. En Manhattan (Novjorko) kaj Bogoto (Kolombio), estas konata la urba modelo laŭ tute regulaj domblokoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- pri domblokoj Arkivigite je 2014-04-03 per la retarkivo Wayback Machine en hispana