Lencburgo (distrikto)
La distrikto Lencburgo (germane Bezirk Lenzburg) estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 50293 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Lencburgo.
Lencburgo | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Lencburgo |
Geografia situo | CH1903: 654976 / 248311 (mapo)47.3833333333338.1666666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 8° 10′ O; CH1903: 654976 / 248311 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 50293 (2007-12-31) |
Areo | 102,17 km² |
Loĝantardenseco | 489,66 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1907 |
Geografio
redaktiLa distrikto Lencburgo situas sude de la rivero Aro kaj entenas la nordan parton de la Lagovalo kaj la Bünzvalo. La kampara estas riĉe dividita kaj posedas kun la kastelmonto de Lencburgo kaj la montĉeno Staufberg pri du ĉefaj montĉenoj, kiuj karakterizas la pejzaĝon.
Najbaraj distriktoj
redaktiLa distrikto limas en nordo al la distrikto Brugg, en nordoriento al la distrikto Baden, en oriento al la distrikto Bremgarten, en sudo al la distrikto Hochdorf (Kantono Lucerno), en sudokcidento al la distrikto Kulm, kaj en okcidento al la distrikto Araŭo.
Historio
redaktiLa distrikto Lencburgo estis kreita supozeble en la jaro 1030 de la Grafoj de Lencburgo, kies sidejo estis la Kastelo Lencburgo, kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1077. La distrikto Lencburgo transiris en la jaroj 1250 kaj 1256 al la Kiburgoj kaj poste al ties heredantoj la Habsburgoj, kies posedaĵo ĝi restis ĝis 1415. Post la konkere fare de la bernanoj ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĉefdistrikto de Berno kaj centro de la samnoma grafejo. Tiam dum 5 jaroj la distrikto estis distrikto de la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 distrikto de Kantono Argovio.
Trafiko
redaktiLa distrikto troviĝas en bonega trafika situacio:
Tra Lencburgo unuflanke pasas la ĉeflinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Araŭo kaj aliflanke flankaj linioj de Baden al Lencburgo kaj la Seetalfervojo de Lencburgo al Lucerno laŭlonge de la Lago de Hallwil.
Tra la distrikto pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto tra Zuriko al Berno kaj Ĝenevo.
Komunumoj de la distrikto Lencburgo
redaktiLa distrikto Lencburgo konsistas el 20 komunumoj (stato 2009). Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Ammerswil | 652 | 3.19 | 4191 | |
Boniswil | 1388 | 2.78 | 4192 | |
Brunegg | 533 | 1.56 | 4193 | |
Dintikon | 1646 | 3.73 | 4194 | |
Egliswil | 1310 | 6.29 | 4195 | |
Fahrwangen | 1798 | 5.00 | 4196 | |
Hallwil | 747 | 2.18 | 4197 | |
Hendschiken | 926 | 3.52 | 4198 | |
Holderbank | 842 | 2.32 | 4199 | |
Hunzenschwil | 2928 | 3.27 | 4200 | |
Lencburgo | 7882 | 11.33 | 4201 | |
Meisterschwanden | 2369 | 6.86 | 4202 | |
Möriken-Wildegg | 3841 | 6.62 | 4203 | |
Niederlenz | 4053 | 3.26 | 4204 | |
Othmarsingen | 2252 | 4.71 | 4205 | |
Rupperswil | 4139 | 6.22 | 4206 | |
Schafisheim | 2678 | 6.33 | 4207 | |
Seengen | 3208 | 10.35 | 4208 | |
Seon | 4647 | 9.61 | 4209 | |
Staufen | 2454 | 3.58 | 4210 | |
Totale (20) | 50'293 | 102.71 | 1907 |
Vidindaĵoj
redakti- Muzeo Stapferhaus
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la distriktoficejo Lencburgo Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto Lencburgo en la Historia Leksikono de Svislando
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |