Decido (Eŭropa Unio)
:::Por la kutima uzo de la vorto, vidu paĝon "decido".
Laŭ la artikolo 249 (4-a alineo) de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Decido estas deviga en sia tuteco por tiuj, al kiuj ĝi estas adresita".
Decido estas akto por apliki la eŭropunian juron en unuopaj aferoj koncernantaj civitanon, societo aŭ ŝtaton.
Ecoj de decido
redaktiAkto kun unuopa apliko
redaktiDecido devigas nur la "individuoj", al kiu ĝi estas adresita: civitanoj, societoj, ŝtatoj.
Pli ofte la decidoj donas permeson. Sed ili povas ankaŭ doni punon: ekz. la Eŭropa Komisiono faras decidojn, kiu trudas punon al firmaoj pro troprofito de sia komerca superrego.
Akto deviga en sia tuteco
redaktiTio similigas decidon al reglamento, kaj malsimiligas ĝin de direktivo.
Akto rekte aplikenda
redaktiDecido rekte efikas:
- ĝi necesigas nenian enlandan transformon (male de direktivo);
- ĝi donas rajtojn aŭ devojn rekte al sia aladresato.
Sciigo de decido
redaktiPrincipe decido estas sendita al sia aladresato. Ĝi efektiviĝas ekde la tago, kiam ĝi estas ricevita.
Tamen ekzistas okazoj, kiam decido estas publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj, nome:
- kiam la decido estas alprenita laŭ la kundecida proceduro (t.e. kundecido far la Ministrara Konsilio kaj la Eŭropa Parlamento);
- kiam tion unuanime decidas la Ministrara Konsilio;
- kiam la decidon alprenas la Eŭropa Komisiono, se temas pri konkurenca afero.