David Strauss
David Friedrich STRAUSS (germane Strauß [ŝtraŭs]; naskiĝis la 27-an de januaro 1808 en Ludwigsburg, mortis la 8-an de februaro 1874 en Ludwigsburg)[1] estis germana liberala protestanta teologo kaj verkisto.
David Strauss | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
David Friedrich Strauß | ||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1808 en Ludwigsburg | |
Morto | 8-an de februaro 1874 (66-jaraĝa) en Ludwigsburg | |
Tombo | Alter Friedhof (en) vd | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Summer house of the German order Heilbronn vd | |
Ŝtataneco | Virtembergo Svislando vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Tübinger Stift (en) vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Agnese Schebest (en) (1842–1848) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto biografo kristana teologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Life of Jesus Critically Examined vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Agado
redaktiLi skandalis la kristanaron de la tuta Eŭropo pro sia portreto de la "historia Jesuo", kies dia naturo estis malakceptita. Lia verko estis konektita kun la Skolo de Tubingeno, kiu revoluciigis la studadon de la Nova Testamento, de la komenca kristanismo, kaj de la antikvaj religioj. Strauss estis pioniro en la historia esplorado pri Jesuo.
La verko de Strauss nome Das Leben Jesu, kritisch bearbeitet (La vivo de Jesuo, kritike ekzamenita) estis furoraĵo. Kvankam ĝi ne malakceptas ke Jesuo ekzistis, Strauss argumentis ke la mirakloj en la Nova Testamento estis mitaj aldonoj kun malmulta bazo en veraj faktoj.[2][3][4] Kiam Strauss estis elektita kiel profesoro de teologio en la Universitato de Zuriko, tiu nomumo okazigis tian ŝtormon de polemiko ke la aŭtoritatoj decidis emeritigi lin antaŭ lia komenco de la taskoj.[5]
Notoj
redakti- ↑ www.britannica.com
- ↑ The Life of Jesus, Critically Examined by David Friedrich Strauss 2010 ISBN 1-61640-309-8 pages 39–43 and 87–91
- ↑ The Making of the New Spirituality de James A. Herrick 2003 ISBN 0-8308-2398-0 paĝoj 58–65
- ↑ Familiar Stranger: An Introduction to Jesus of Nazareth de Michael J. McClymond (Mar 22, 2004) ISBN 0802826806 paĝo 82
- ↑ See Douglas R McGaughey, "On D.F. Strauß and the 1839 Revolution in Zurich" Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Strauss, David Friedrich". Encyclopædia Britannica. 25 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 1002–1003 Tiu verko siavice citas:
- Zeller, David Friedrich Strauss in seinem Leben und seinen Schriften (1874)
- Adolph Hausrath, D. F. Strauss und die Theologie seiner Zeit (2 vols., 1876–1878)
- F. T. Vischer, Kritische Gänge (1844), vol. i
- F. T. Vischer, Altes und Neues (1882), vol. iii
- R. Gottschall, Literarische Charakterköpfe (1896), vol. iv
- S. Eck, D. F. Strauss (1899)
- K. Harraeus, D. F. Strauss, sein Leben und seine Schriften (1901)
- T. Ziegler, D. F. Strauss (2 vols, 1908–1909)
Plia legado
redakti- Azurmendi, Joxe: « Renan-Strauss » in Historia, arraza, nazioa, Donostia : Elkar, 2014. ISBN 978-84-9027-297-8
Eksteraj ligiloj
redakti- The Life of Jesus Critically Examined, Sigler Press, Single Volume edition
- The life of Jesus critically examined Volume 1 (1860)
- The life of Jesus critically examined Volume 2 (1860) [traduko de la 4a germana eldono]
- Raw files of the first American edition of the Life of Jesus, 1860
- Marcus Borg, "D.F.S., miracle and myth"
- Theodore Parker's review (1840) of Das Leben Jesu
- Theobald Ziegler : David Friedrich Strauss (1908) (German)