[go: up one dir, main page]

Courtelary

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Courtelary (distrikto) kaj Courtelary (stacidomo).

Courtelary estas komunumo kaj ĉefloko de la administra distrikto Berna Ĵuraso kaj de la iama samnoma distrikto Courtelary en la franclignva parto de Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 204 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Courtelary
Blazono de Courtelary
Courtelary vidita de la stacidomo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 572226 / 225422 (mapo)47.1791666666677.0722222222222Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 4′ O; CH1903: 572226 / 225422 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1204
Areo 22,24 km²
Alteco 695 m super marnivelo
Poŝtkodo 2608
Komunumkodo 0434
Mapo de Courtelary
vdr

Geografio

redakti

Courtelary situas en la Ĵurasa montaro en la valo de Saint-Imier ambaŭflanke de rivero Suze.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Courtelary limas en nordo al La Chaux-des-Breuleux (Kantono Ĵuraso), Les Breuleux (Kantono Ĵuraso) kaj Mont-Tramelan, en oriento al Cortébert, en sudo al Nods, kaj en okcidento al y al Cormoret.

Trafiko

redakti

Courtelary troviĝas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj paralele al la trajnlinio ankaŭ troviĝas kantona ĉefvojo.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Courtelary datiĝas el la jaro 968 kiel Curtis Alerici.

En malfrua mezepoko Courtelary apartenis kiel parto de la Senjorujo Erguel al la Princepiskopejo Bazelo sed estis sub forta influo de la urbo Bielo, kiu en la jaro 1530 trudis al ĝi la reformacion. Courtelary nun fariĝis la sidejo de la voktejo Erugel. En la jaro 1792 francaj trupoj konkeris la Princepiskopejon Bazelo. En Courtelary nun kunvenis asembleo por fondi sendependan respublikon. Tio tamen ne sukcesis kaj la regiono nun estis integrita al la departemento Mont Terrible, de kiu ĝi fariĝis kantona ĉefloko. En la jaro 1815 la regiono estis atribuita de la Viena Kongreso al Kantono Berno kaj fariĝis tiel parto de Svislando. Courtelary nun estiĝis ĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Courtelary.

Esperanto-Movado

redakti

Dum la 1930-aj jaroj en orfejo de Courtelary laboris la esperantisto kaj freinet-pedagogo Marcel Erbetta.[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti