Chester A. Arthur
21-a prezidento de Usono
Chester Alan ARTHUR [ĈESTer ELen Arfer] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1830 en Fairfield, kantono Franklin, Vermonto, mortis la 18-an de novembro 1886 en Novjorko) estis la dudek-unua prezidento de Usono.
Arthur estis advokato antaŭ ol li elektiĝis vic-prezidento sub James A. Garfield. Garfield estis morteme pafita de Charles Guiteau la 2-an de julio 1881. Arthur fariĝis prezidento kiam Garfield mortis la 19-an de septembro de tiu jaro. Arthur estis honesta traktisto kaj bona administratoro. Ellen Lewis Herdon estis lia edzino, kaj la paro havis tri filojn. Arthur estis episkopano. Li mortis 57-jaraĝa pro cerbarteria ikto.
Dum lia administrado (1881–1885) okazis, inter alie:
Antaŭe: | 21-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
James A. Garfield | 1881-1885 | Grover Cleveland |