Charles Perrault
Charles PERRAULT [ŝarl pero'] (naskiĝis la 12-an de januaro 1628 en Parizo, mortis la 16-an de majo 1703 samloke) estis franca verkisto. Lia frato estis arkitekto.
El lia verkaro plej famas la fabelkolekto Contes de ma mère l'Oye (t.e. Rakontoj de panjo Anserino), kiun li eldonis en la jaro 1697 sub la nomo de sia 19-jara filo Pierre Perrault d'Armancour. Kelkaj fabeloj poste eniris la kolekton de la Fratoj Grimm.
En Esperanto aperis
redaktiRakontoj pri Feinoj / Esperantigitaj de sinjorino Sarpy. - Paris: Hachette, 1904. - 84 p. - (Kolekto Esperanta Aprobita de Do Zamenhof)
(Enhavas fabelojn: Blubarbo, La Ruĝa-Ĉapeto, La belulino en la dormanta arbaro, La Majstro Kato aŭ la Kato piedvestita per botoj, Cindrulino aŭ la vitra Pantofleto, Riketo kun la Tufo, La malgranda Fingreto, Felo de Azeno)
2-a eld. 1905
3-a eld. 1906
Internaj ligiloj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- La ruĝkapuĉetulino[rompita ligilo]
- Ruĝa ĉapeto
- Ruĝkufulineto
- Le Petit Chaperon Rouge (franca, inkl. esperantlingvan tradukon de Ruĝkufulino)