Charles Gore
Charles GORE (naskiĝinta la 5-an de decembro 1729 je Horkstow en North Lincolnshire[1], mortinta la 23-an de januaro 1807 en Vajmaro) estis amatora artisto, Grand-Tour-ulo kaj ŝatanto de mareaj aferoj. De 1791 li vivis Vajmare estante en la rondoj de dukino Anna Amalia kaj Goeto.
Vivo
redaktiLa biografion verkis Goeto ĉirkaŭ 1811 laŭ angla versio de la filino Emily Gore (1756–1826). Ĉi skribaĵon oni aldonis al la biografio de Jakob Philipp Hackert.[2] Krom tiu ĉi lakuna fonto ankaŭ mencioj de certa angla vojaĝanto kun senluma kamero en la goeta verko Die Wahlverwandtschaften ŝajne nomis Gore mem.[3][4] En liaj grafikaĵaro multaj vojaĝoj videblas mankantaj en la biografio.
Gore originas el riĉa komercista familio. Li frekventis Westminster-Lernejo kaj trejniĝis en londona vardomo, ĉe la onklo John Gore. Post edziĝo en 1751 al la Mary Cockerill, kiu posedis multon da havaĵoj, li povis permesi al si okupiĝon pri veraj interesoj. Post la patra morto, Gore transloĝiĝis en 1759 al Southampton: tie li faris akvarelojn pri la mararmeaj ŝipfarejoj en Portsmouth kaj la rodon de Spithead. Kun la kutro Snail, kiun li mem dezajnis, li veturadis en privata sportareo. Laŭdire akompanis lin la fratoj de reĝo Georgo la 3-a, Eduardo, Vilhelmo Henriko kaj Vilhelmo Aŭgusto. Ĝis 1773 Gore ŝipumis laŭlonge de Manika Markolo (kio estas dokumentada en akvareloj liaj). Post la malsaniĝo edzina la vivostilo ŝanĝiĝis radike kaj trankviliĝis nur post la transloĝiĝo al Vajmaro. Sed antaŭ la alveno en Turingio oni veturis al Lisbono, Livorno, Romo, Napolo kaj Florenco (ĝis 1778). Tiutempe Gore konatiĝis kun Jakob Philipp Hackert kun kiu li estadis du somerojn je Castel Gandolfo la Albanaj Montetoj. Ĉu Gore fariĝis dischiplo de Hackert aŭ apud li samrange kreis artaĵojn, ne klaras.[5][6].
Kun Richard Payne Knight ambaŭ entreprenis en 1777 vojaĝon al Sicilio; en aneksaĵo por la Hackert-biografio publikigis Goeto la taglibron de Knight. La planita eldono de la multo da skizoj samverke pro nelukro ne fariĝis. Inverse Goeto mem poste uzis ĉi laboraĵojn de Hackert/Gore kiel memorapogilojn por sia propra vojaĝo el Italujo.[7]
La sekvajn jarojn Gore kun Hackert moviĝis al Svisujo kaj Venecio, poste (nur kun la familianoj) al Anglujo. En 1785 la malsaniĝanta edzino estis transportita por kuracumo al Spa; tie ŝi forpasis. Gorte post tio sortofrapo li vojaĝis kun siaj filinoj tra Germanujo estante en 1787 unuafoje en Vajmaro: tie li en 1791 ekloĝis. Grandduko Karlo Aŭgusto donis li loĝejen la domon Jägerhaus (kie pli frue loĝis Goeto: Goeto kompense ekloĝis ĉe domo je Maria Placo). Kun Georg Melchior Kraus dokumentis Gore la sieĝon de Majenco dum la Unua Koalicio-Milito en 1793.[8] Tiuokaze Kraus pentris la matenmanĝantan Gore. Dokumentadoj iĝis ankaŭ pri vojaĝoj surDanubo kaj al Norda Germanujo.
Vajmare, Charles Gore kun la filinoj Emily kaj Eliza (1754–1802) oftis en la vesperaj rondoj de dukino Anna Amalia. La trio spektablas sur akvarela grupa bildo de Kraus el la 1795-a jaro Tafelrunde. Specialan simpation por la filinoj sentis lia grandduka moŝto mem. Eĉ Ŝilero nomis filinon Emilie (GSA. Schiller X, 26). Ŝajne ambaŭ filinoj estis pli talentitaj pentristoj ol la patro.
Gore estis entombigita en 1807 en maŭzoleo sur Jakobo-tombejo, apud pli frua mortinta filino. En 1820 liaj ostoj estis transigitaj en la Jakobo-kirkon: sarkofago lia troviĝas en la maldekstra flanka alo kun belegaj ornamaĵoj (kompaso, globuso, biblio, paletro, palmventumilo)
Artista graveco
redaktiGore estis de 1781 membro de Society of Dilettanti kaj interesiĝis ankaŭ pri konstruado de ŝipoj. En 1799 aperis lia ununura libro. Alia membreco de li estis ĉe la ŝipkonstrua klubo Society for Improvement of Naval Architecture. Postlasitaĵoj liaj divideblas en jen artistan jen bibliofilian partojn. Liaj libroj (pli ol 1800) estas ene de Biblioteko Dukino Anna Amalia (n-ro GSA 150/B 44). Libroj temis pri armeo, ŝipfaro kaj vojaĝliteraturo. Vera superrigardo pri grafikaj laboraĵoj ne eblas. Multaj desegnaĵoj kaj skizoj troviĝas en multaj kolektoj kaj aperis okaze de aŭkcioj. Multon posedas Klassik Stiftung Weimar kaj Nacia Mara Muzeo de Grenviĉo.[9] Vajmare konserviĝis kvar monumentaj teko-verkoj kaj pluraj sendependaj desegnaĵoj. Oftegis sur ili marbordaj pejzaĝoj kaj ŝipoj.
Tiklega tamen estas la demando pri aŭtoreco! En la verkaro troviĝas kopioj de aĵoj de la samtemputoj de Gore (ekz. de Hackert). Ili ja estas klare signitaj kiel kopioj. Ne samas la situacio rilate aĵojn de la patro Willem van de Velde kaj de Willem van de Velde la Juna. Ĉi tie oni staras antaŭ originalaĵoj, prilaboritaĵoj, imitaĵoj, kopioj, signature falsitaj artaĵoj.
Literaturo
redakti- Willy Ehrlich: ...wegen Kunstverwandtschaft und freundlicher Lebensteilnahme. Goethes Beziehungen zu Charles Gore, ĉe: Goethe-Jahrbuch, 91 (1974), p. 117–135
- Levett Hanson: The Court of Saxe-Weimar, kun germana traduko ĉe Heide Schulz: Weimars schönster Stern, Heidelberg 2011, ISBN 978-3-8253-5887-7, p. 68–71 kaj 190–214
- Hannelore Henze: Der Jakobskirchhof in Weimar Königswinter 1998
- Thomas Weidner: Jakob Philipp Hackert. Landschaftsmaler im 18. Jahrhundert. Berlin 1998
- Renate Müller-Krumbach: Charles Gore und seine Familie in Weimar ĉe: Kuratorium Schloß Ettersburg (eld.): Von Weimar nach Europa. Drei Vorträge zur kulturprägenden Kraft der Klassikerstadt Weimar. Weimar 2000 (=Ettersburger Hefte, 6), p. 45–63
- Katharina Krügel: Die Reisebilder des Charles Gore in seinem künstlerischen Nachlaß oder „Man reist ja nicht um anzukommen, sondern um zu reisen“, ĉe: Johann Rees, Winfried Siewers, Hilmar Tilgner (Hrsg.): Europareisen politisch-sozialer Eliten im 18. Jahrhundert. Theoretische Neuorientierung, kommunikative Praxis, Kultur- und Wissenstransfer. Berlin 2002 (=Aufklärung und Europa, 6), p. 313–324
- Peter D. Fraser: Charles Gore and the Willem Van de Veldes, ĉe: Master Drawings 4 (1977), p. 375–387
- R.C.B. Oliver: Charles Gore: A Lincolnshire-born High Sheriff of Radnorshire, ĉe: The Transactions of the Radnorshire Society, 1977
- Rolf Bothe, Ulrich Haussmann: Goethes Bildergalerie: die Anfänge der Kunstsammlungen zu Weimar. Weimar 2002
- Alexander Roob: Auch ich in Verdun: zu den Ansichten und Zeichnungen des Kriegsreisenden Goethe. Weimar 2006
- Andreas Stolzenburg, Hubertus Gaßner (eld.): Jakob Philipp Hackert: Europas Landschaftsmaler der Goethezeit. Ostfildern 2008
Fontoj
redakti- Charles Gore: Result of two series of experiments towards ascertaining the respective velocity of floating bodies varying in form; and towards determining form best adapted to stability, or possessing most power of resisting the force of the wind in carrying sail: intended to cobvey useful hints to the constructors of ships; with observations: in a letter to the Society for Improvement of Naval Architecture. London 1799 (interrete)
- Johann Wolfgang von Goethe: Philipp Hackert. Nachträge, ĉe: Vajmara eldono de la goeta verkaro (1-a sektio, vo. 46) Weimar 1891, p. 331–340
- Johann Wolfgang von Goethe: Die Wahlverwandtschaften. Ein Roman. Du volumoj. Tübingen: Cotta 1809
Eksteraj ligiloj
redakti- Kutro de Gore Snail
- ekzemploj kiel Gore prilaboris desegnaĵojn de van de Velde