Brazavilo
Brazavilo (france Brazzaville t.e. urbo de Brazza, esploristo) estas milionurbo, la ĉefurbo de la Respubliko Kongo. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 2 145 783 loĝantoj sur areo de 588 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 649 loĝantoj/km².
Brazavilo | |
portugale Brazavile | |
urbo | |
|
|
Lando | Kongo Brazavila |
---|---|
Departemento | Departemento Pool |
Historia regiono | Francia Kongo |
Memorindaĵo | Maŭzoleo en Brazza |
Rivero | Kongo |
Situo | Brazavilo |
- alteco | 317 m s. m. |
- koordinatoj | 04° 16′ 00″ S 15° 17′ 00″ O / 4.26667 °S, 15.28333 °O (mapo) |
Areo | 100,0 km² (10 000 ha) |
Loĝantaro | 2 308 000 (2019) |
Denseco | 23 080 loĝ./km² |
Fondo | 1880 |
- nomita laŭ | Pierre Savorgnan de Brazza |
Horzono | GMT (UTC+2) |
Kunurbejo | Kinŝaso |
Situo enkadre de Kongo
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Brazzaville | |
Retpaĝo: www.mairiedebrazzaville.com | |
Laŭ la interna administra divido de la lando, la urbo konsideriĝas unu el sume dek du departementoj.
Geografio
redaktiBrazavilo situas vid-al-vide al Kinŝaso ĉe rivero Kongo, nordokcidente de la Larĝiĝo Malebo kaj la insulo Mbamu. Ili estas duoblaj urboj.
Historio
redaktiLa urbon (origine Brazzaville) oni nomis laŭ franca Pierre Brazza, kiu en la tiama Francia Kongo de 1883 establis haltejon, el kiu evoluis la urbo. La haltejo situis sur la dekstra (norda) riverbordo de Kongo, kiu tie vastiĝas al Malebo-Baseno (Stanley-Pool). La areo ĉirkaŭ la posta haltejo estis transdonita de ĉefulo Makoko en 1880 al Pierre Brazza.
Ekde 1898, Brazavilo estis ĉefurbo de Franca Kongo kaj havis ĉirkaŭ, en 1900, nur 5 000 loĝantojn.
La Konferenco de Brazzaville estis kunsido de francaj politikistoj en la ekzilo kaj altrangaj oficiroj de la kolonioj okazinta en Brazzaville, kiu tiam estis la ĉefurbo de Franca Ekvatora Afriko, en januaro 1944. En ĝi oni diskutis la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn plenumotajn en la Franca Kolonia Afriko.
Ekonomio
redaktiBrazavilo estas grava trafika punkto de ŝipveturado sur Kongo kaj finhaltejo de fervojo al marbordo.
Klimato
redaktiBrazavilo, same tiel, ol Kinŝaso, havas tropikan klimaton. Dum julio kaj aŭgusto daŭras la seka sezono, tiam neniam pluvas. Jare pluvas po 1 473 mm. En la tuta jaro la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C.