|
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litovel. Pri burgo de la sama nomo temas artikolo Bouzov (burgo), pri municipo en regiono de Chrudim temas artikolo Bousov.
|
Bouzov estas municipo en meza Moravio en Ĉeĥio, situanta 8,5 km sudokcidente de urbo Mohelnice kaj 13,5 km okcidente de urbo Litovel. Vivas ĉi tie 1 594 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysoká, Slavětín, Palonín, Pavlov, Loštice, Ludmírov, Luká, Hvozd, Bílá Lhota, Hartinkov kaj Vranová Lhota.
Municipo Bouzov troviĝas en nordorienta parto de distrikto Olomouc. Ĝi apartenas al serĉataj lokoj en tiu ĉi regiono. Dominaĵon de la vilaĝo kaj de ties ĉirkaŭaĵo kreas majesta burgo Bouzov. La burgo akiris nuntempan romantikan aspekton dum alikonstruo en la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝoj, kiun igis fari arkiduko Eŭgenio Habsburga, grandmajstro de Ordeno de germanaj kavaliroj (tiama proprumanto de la burgo).
Bouzov havas 13 partojn - Bezděkov, Blažov, Bouzov, Doly, Hvozdečko, Jeřmaň, Kadeřín, Kovářov, Kozov, Obectov, Olešnice, Podolí kaj Svojanov kaj ĝi kreas terlangon de la distrikto Olomouc inter distriktoj Šumperk, Svitavy kaj Prostějov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 255 |
---|
1880 | 3 129 |
---|
1890 | 3 054 |
---|
1900 | 3 070 |
---|
1910 | 3 030 |
---|
1921 | 2 847 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 700 |
---|
1950 | 1 953 |
---|
1961 | 2 030 |
---|
1970 | 1 810 |
---|
1980 | 1 621 |
---|
1991 | 1 474 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 476 |
---|
2014 | 1 533 |
---|
2016 | 1 538 |
---|
2017 | 1 531 |
---|
2018 | 1 525 |
---|
2019 | 1 500 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 502 |
---|
2021 | 1 425 |
---|
2022 | 1 504 |
---|
2023 | 1 564 |
---|
2024 | 1 594 |
---|
-
Monumento al viktimoj de mondaj militoj
-
Kruco en vilaĝplaco
-
Burgo Bouzov
-
Arbaristejo Jägerhaus
-
Preĝejo de sankta Gothardo
-
Preĝejo de sankta Maria Magdalena