Bopala tragedio
la Bopala tragedio okazinta dum la nokto inter la 2-a kaj la 3-a de decembro 1984, estas la plej grava industria katastrofo ĝis nun.
Pro eksplodo en fabrikejo de la firmao Union Carbide (kiu poste alinomiĝis al Dow Chemical) tunojn da metilocianato (H3C-N=C=O)[1], potenca gasa veneno, ellasiĝis en la aero de la urbo Bopalo. Oficiale, 3 828 loĝantoj mortis kaj centoj da miloj da aliaj suferis sekvaĵojn pli malpli daŭrajn, eĉ definitivajn. Fakte, la reala nombro da mortoj restas nekonata: oni parolis pri 10 000 mortintoj.
Warren Anderson, tiama estro de Union Carbide, akuzita de murdo far de la barata juĝpovo, neniam prezentiĝis al sia proceso. Li nun vivas en Long Island.
Referencoj
redakti- ↑ Kemiaj afiksoj en la Esperanto-centro laŭ Jan Pióro, Kemiaj Afiksoj, Warszawa, 1966 (Vd afikson Cian-)
Eksteraj ligiloj
redakti- angle-france Ejo de Micha Patault, Fotografisto : Bhopal, Nova Generacio
- france La veneno de Bopal (2008) Arkivigite je 2009-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- france BHOPAL XXV: 3 fotografistoj asociiĝas ĉirkaŭ 25-a datreveno de la katastrofo de Bhopal Arkivigite je 2009-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Studentoj por Bhopal
- angle Ejo de Union Carbide pri la tragedio de Bhopal
- angle-france Persona pagaro de Gérard Verna Arkivigite je 2004-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Dudek jaroj poste la plej granda kemia katastrofo[rompita ligilo]