[go: up one dir, main page]

Bojko Metodiev BORISOV (bulgare Бойко Методиев Борисов; naskiĝis la 13-an de junio 1959 en Bankja proksime de Sofio) estas bulgara politikisto. Li estas membro de la konservativisma politika partio GERB, kiu fine de la jaro 2006 fondiĝis grandparte je lia iniciato. Ekde la 27-a de julio 2009 ĝis marto 2013 li estis la ĉefministro de Bulgario. Li estas edziĝinta al Cvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko.

Bojko Borisov
Persona informo
Бойко Борисов (Бате Бойко)
Бойко Методиев Борисов
Naskonomo Бойко Методиев Борисов
Naskiĝo 13-a de junio 1959
en Bankja proksime de Sofio
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Academy of the Ministry of Interior, in Sofia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio GERB
Subskribo Bojko Borisov
Familio
Edz(in)o Cvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko
Profesio
Okupo politikisto
futbalisto
militisto
policisto
karateisto
oficiro
fajroestingisto
lektoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Bulgario
Dum 2009-2013
Antaŭulo Sergej Staniŝev
Sekvanto (Marin Rajkov) aganta
2-a periodo
Dum 2014-2017
Antaŭulo (Georgi Bliznaŝki) aganta
Sekvanto (Ognjan Gerdĵikov) aganta
3-a periodo
Dum 2017-2021
Antaŭulo (Ognjan Gerdĵikov) aganta
Sekvanto (Stefan Janev) aganta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la parlamenta baloto de 2009 kaj la venko super la ekskomunistoj de la Bulgara Socialisma Partio (BSP) li diris:

Citaĵo
 En 1944 ili la 16-an de septembro murdis mian avon kvazaŭ hundon, kaj hodiaŭ mi honorigas lin, ĵetante ilin de la trono.
Bulgare: ...1944-та година дядо ми са го убили като куче на 16 септември и днес, когато ги детронирам, го посвещавам на него.. [1] 

Bojko Borisov naskiĝis en familio de policano kaj mezlerneja instruistino. Li volis studi en la fakultato de ŝtata sekureco kaj provis ekzameniĝi tie en 1977, sed ne estis akceptita pro sia deveno: lia avo estis murdita de komunistoj en 1944. Tiel li finis fakultaton de fajroestingistoj kaj laboris laŭ tiu fako en la Ministerio pri internaj aferoj ĝis 1990. En 1991 li fondis propran privatan gardistan entreprenon, inter ties klientoj estis Todor Ĵivkov kaj la eksa caro Simeono la 2-a.

En la partio de la caro Simeono li eniris la grandan politikon. En 2005 li gajnis la voĉdonon por la posteno de urbestro de Sofia, la ĉefurbo de Bulgario. En 2006 li fondis propran partion „Civitanoj por la eŭropa evoluo de Bulgario“ (GERB). En la parlamentaj elektoj de julio 2009 la partio GERB gajnis plejparton de la lokoj en la landa parlamento. Tiel Bojko Borisov iĝis premiero kaj organizis la novan estraron.

Borisov sportumas. Li estas konata kiel fakulo pri karateo (li okupiĝas pri ĝi ekde 1978), li ankaŭ ludas futbalon en la publikaj ludoj de politikistaj teamoj.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti