Eta ĉimpanzo
La Eta Ĉimpanzo aŭ bonobo (specio Pan paniscus aŭ Homo paniscus) estas primato kaj membro de la familio homedoj. La bonobon oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj), kun sia proksimega specio la ĉimpanzo.
Eta ĉimpanzo / Bonobo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Pan paniscus Schwarz, 1929 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Natura arealo de la bonobo
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ĝis la 1960-aj jaroj, la eta ĉimpanzo estis enmetita en la specion Pan troglodytes (kun ĉimpanzoj), ĉar etaj ĉimpanzoj loĝas en malfacile alireblaj regionoj de Kongo, tial scienculoj konis malbone iliajn trajtojn.
Etaj ĉimpanzoj estas multe malpli agresemaj ol ĉimpanzoj, kaj ili kvietigas konfliktojn per seksa moligado. Bonobaj socioj estas ankaŭ ĝenerale malpli patriarkumaj: viraj kaj inaj bonoboj estas iom egalaj. Fakte, la bonoboj estas unu el la malmultaj mamula specioj, kune kun hienoj kaj lemuredoj, en kiu estas observata dominhierarkio de inoj, kaj ne de viroj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Butynski kaj aliaj (2000). Pan paniscus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita la 10-an de majo 2006. Listigita kiel danĝerigita (EN A2cd v2.3)