Bedřich Smetana
Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.
Bedřich Smetana | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1824 en Litomyšl, Reĝlando Bohemio, Aŭstra imperio |
Morto | 12-an de majo 1884 (60-jaraĝa) en Prago, Reĝlando Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Mortokialo | |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Loĝloko | Bedřich Smetana Memorial Museum |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Akademia gimnazio Štěpánská |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | František Smetana (en) |
Frat(in)o | Karel Smetana (en) |
Edz(in)o | Bettina Smetanová (en) (1860–1884) Kateřina Otylie Kolářová (en) (1849–1859) |
Infanoj | 6 |
Parencoj | Josef František Smetana (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikinstruisto pedagogo dirigento instruisto muzikisto |
Verkoj | The Bartered Bride Má vlast String Quartet No. 1 |
Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj la simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.
El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj:
- Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
- Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
- Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
- Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
- Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
- Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
- Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
- Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
- Viola (1872–1884) (nefinita).
En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.
Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.
La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).
La vivon de Bedřich Smetana priskribas la filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.
La asteroido 2047 Smetana honoras lian nomon.
Sondosieroj
redakti- "Proč bychom se netěšili" "Kial kune ni ne ĝoju"- enkonduka korusa kanto el la opero "Vendita fianĉino"
- "Ach jaký žal" ario de Mařenka el la opero "Vendita fianĉino"
- „Vltava" el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo")
- „Z českých luhů a hájů" "El ĉeĥaj kampoj kaj boskoj" – el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo")
- Scherzo el "Triumfa simfonio"
Eksteraj ligiloj
redakti- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la família nomo de la komponisto
- Smetana Bedřich