Batinda
Batinda, panĝabe: ਬਠਿੰਡਾ, hindie बठिंडा estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto ekde 1953.
Batinda | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 151001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 285 813 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 13′ N, 74° 57′ O (mapo)30.21333333333374.951944444444Koordinatoj: 30° 13′ N, 74° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bathinda [+] | |||
Demografio
redaktiEn 2011 Batinda havis 285 813 da loĝantoj kun legopovo de 83%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiBatinda situas en averaĝa alteco de 201 metrojn. Sri Muktsar Sahib troviĝas 49, Barnala 61, Abohar 72, Hanumangarh 91, Sri Ganganagar 107, Ludhiana 117, Ĝalandar 138, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 186, tutlanda ĉefurbo Delhio 283, Bikaner 291, Mumbajo 1268, Kolkato 1584 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiFortikaĵo estis konstruita ekde 1100. La distrikto Batinda kreiĝis en 1948 kun sidejo en Faridkot, ekde 1952 en Batinda.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Batinda prosperas pro la petrolkemiaj kaj teksaj industrioj, cement- kaj sukerproduktadoj kaj citrusprilaboradoj. Apude aerarmea bazo funkcias. La urbego havas 2 termocentralojn. Agrikulturo estas evoluigita en la najbareco.
Religioj
redaktiEn Batinda vivas majoritate hinduoj (63%), poste sikoj (35%), islamanoj (1%), aliaj malpli ol 1%.
Lingvoj
redaktiEn Batinda la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo.
Eduko
redaktiEn Batinda pluraj universitatoj, altlernejoj funkcias.
Klimato
redaktiLaŭ la klimata klasifiko de Köppen Batinda situas en Duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe 421 mm. La jara meza temperaturo estas 24,5 °C.
Trafiko
redaktiBatinda estas tre granda fervoja nabo. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.
Vidindaĵoj
redakti- historia fortikaĵo en koro de la urbego
- pluraj preĝejoj
- bestoĝardeno
- rozĝardeno (1979)
Fontoj
redakti- WikiTrans