Balota fraŭdo
Balota fraŭdo inkluzivas ĉion, kio celas influi la rezulton de baloto, por garantii aŭ favorigi deziratan rezulton. Ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kiuj uzas balotsistemon trafas tiun problemon kaj serĉas kiel eviti tion. Sukceso sur tiu kampo estas kondiĉo por la kvalifiko "demokratia".
Balota fraŭdo povas okazi je ĉiu paŝo aŭ elemento de baloto :
- en la balota kampanjo el kiu reklamado, distingenda de informo, inkluzivanta afiŝadon kaj proponaron de kandidatoj,
- en la organizado de balotejoj kaj balotado, el kiu la balotiloj
- en la listoj de balotantaro
- en la voĉnombrado, vidi "ŝtopo de balotilujo" sube,
- en la publikigo de la rezultoj.
Fraŭdo en la konsistigo de balotantaro
redaktiTio konsistas en forigo de verŝajne malfavoraj balotantoj kaj enskribo de verŝajne aŭ certe favoraj balotantoj al iu kandidato. Por tio necesas komplicoj en la administraj servoj.
Fraŭdo en la organizado de la balotejo
redaktiŜtopo de balotilujo
redaktiInterŝanĝo de kovertoj kun cent balotiloj
redaktiOkaze de voĉnombrado, oni malplenigas la balotilujon kaj arigas kovertojn, kiuj entenas balotilon, en grandan koverton po cent por nombri la balotilojn kaj ĉiu granda koverto estas poste metita sur tablo, unu post la alia, por nombri la voĉojn de ĉiu kandidato. Tiam povas okazi interŝanĝo de grandaj kovertoj kontraŭ jam preparitaj kovertoj.
Fraŭdo en la publikigo de la rezultoj
redaktiFraŭdo en la balota kampanjo
redaktiTio povas okazi kiam la ĉefaj informiloj (gazeto, radio, televido, ktp.) apartenas aŭ subtenas iujn kandidatojn.
Kalumniado de kandidatoj.
Fraŭdo pri kandidatoj
redaktiTio estas por ekzemplo malhelpo aŭ malpermeso kandidatiĝi por la kontraŭa partio.
Fraŭdo en prokuroj
redaktiAneksaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Balotoj kaj fraŭdo Arkivigite je 2014-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
redakti- Garrigou, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.