[go: up one dir, main page]

Béla Cselényi

(Alidirektita el Béla Cselényi (patro))
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 28 dec. 2023.

CSELÉNYI Béla (ĉele:nji) estis hungara historiisto naskita en Marosvásárhely la 16-an de julio 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de decembro 1999. Li estis la patro de poeto Béla Cselényi kaj de filmreĝisoro László Cselényi.

Kariero

redakti

Béla Cselényi diplomitiĝis pri historio en Kluĵo (1933), poste li instruis en katolikaj gimnazioj de Transilvanio. Post kvarjara militkaptiteco de decembro 1948 li instruis en Universitato Bolyai, resp. en UBB de Kluĵo. Li ekpublikigis de 1934 en la porjunulara revuo Jóbarát, de 1935 li fariĝis ĉefkunlaboranto de revuo Hitel. Lia ĉefa esplorkampo estis la mezepoka historio de Transilvanio, sed li verkis libron ankaŭ pri la vivo de matematikisto János Bolyai.