Aram Ĥaĉaturjan
armena komponisto (1903–1978)
Aram Ĥaĉaturjan, plennome Aram Iljiĉ Ĥaĉaturjan (armene Արամ Խաչատրյան [Aram Ĥaĉatrjan]; ruse Арам Ильич Хачатурян; la 6-an de junio 1903, Tiflisa gubernio, la Rusia imperio — la 1-an de majo 1978, Moskvo, RSFSR, Sovetunio) estis sovetia muzika komponisto, pianisto, dirigento kaj muzika pedagogo.
Popola artisto de Sovetunio (1954). Heroo de Socialisma Laboro (1973). Laŭreato de kvar Stalin-premioj (1941, 1943, 1946, 1950), Lenin-premio (1959) kaj Ŝtata premio de USSR (1971). Aŭtoro de la muziko de la himno de la Armena SSR (1944). Akademiano de la Akademio de Sciencoj de la Armena SSR (1963).
Verkaro
redakti- Baletoj: Spartakus kaj Gajanoj (fama Sabra danco)
Uzo en filmo:
- Sabra danco famiĝis en la 60-aj jaroj tra la tuta mondo kiel ĉefa muzika temo en fama filma komedio Unu, du, tri de reĝisoro Billy Wilder.