Aporio
Laŭ la helena mitologio, Aporio (el la greka Απορια, malriĉeco) estis dajmonino kiu personigis malfacilecon, perpleksecon kaj senpovecon. Pro tio, ŝi estis streĉe ligita al Ameĥanio (Senhelpeco), Penio (Malriĉeco) kaj Ptoĥejo (Almozado). Ŝia kontraŭa spirito estis Poro (Abundo, taŭgeco), kaj kvankam neniu mencias ŝiajn gepatrojn, tre eble Aporio estis filino de Nikso (Nokto), same kiel multaj similaj personigoj.
Ezopo rakontas anekdoton pri Heraklo kie aperas ĉi tiu dajmonino: kiam la heroo estis trapasinta gorĝon, li vidis surgrunde ion strangan, similan al pomo. La heroo batis ĝin per sia klabo, sed la aĵo ne dispeciĝis; tute male: ĝi iĝis pli kaj pli granda post ĉiu bato ricevita, tiamaniere, ke ĝi finfine malebligis la pasadon de Heraklo tra tiu interkrutejo. Li komprenis nenion, ĝis kiam alvenis Ateno, kiu klarigis la situacion: tiu strangaĵo estis Aporio kaj Eriso (Malkonkordo), se oni obstine bataladas ilin, ambaŭ nepre iĝos pli granda, ĝis danĝero, nur per ignorado oni sukcesos malpligrandigi ilin kaj preterpasi senprobleme[1].
Laŭ Vergilio, Eneo trafis Aporion dum sia vojaĝo al subtera mondo, akompanada de Sibilo. Tie, la dajmonino loĝis en mallumo, kune kun multaj el la teruraĵoj de la mondo: Lukto (Malĝojo), la Nosoj (Malsanoj), Geraso (Maljuneco), Limo (Malsato), ktp[2].