Angéla Beliczay
hungara kalvinana pastro, instruisto, bibliotekisto
Angéla Beliczay [belicai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beliczay Angéla, estis hungara kalvinana pastro, instruisto, bibliotekisto.
Angéla Beliczay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de aŭgusto 1909 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Újvidék |
Morto | la 28-an de junio 1994 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kalvinana Universitato Gáspár Károli |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro instruisto bibliotekisto |
Angéla Beliczay[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1909 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Novi Sad en Serbio, Vojvodino), ŝi mortis la 28-an de junio 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAngéla Beliczay akiris licencon en Kalvinana Altlernejo de Budapeŝto en 1932, post 3 jaroj pedagogian diplomon. Inter 1933–1951 ŝi instruis religion en Budapeŝto kaj estis vicpastro, inter 1952–1982 ŝi estis bibliotekisto en kalvinana biblioteko. Ŝi ankaŭ kontribuis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Bibliai történetek. Ószövetség. (lerneja helpilo, 1939; 4-a tralaborita eldono: 1948)
- Az én Megváltóm. (kalvinana lernolibro, 1950; 9-a tralaborita eldono: 1969)
- Református hitünk és életünk. (kalvinana lernolibro, kunaŭtoro, 1970; 8-a eldono: 1987).
- Örök életnek beszéde. (kompilaĵo el Biblio, 1972; 2-a eldono: 1981)
- Reformátorok nyomában – három országon keresztül. (1983)
- Szász Károly Nagykőrösön. (1994)