Andrej Arŝavin
Andrej Arŝavin aŭ plennome Andrej Sergejeviĉ Arŝavin - cirile Андре́й Серге́евич Арша́вин, angle cetere latinliterigata Andrei Arshavin - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 29-an de majo 1981 en Sankt-Peterburgo, tiutempe en Sovetunio nomata Leningrado, do nun estas 43-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la britia klubo Arsenal F.C., kvankam en 2012 li estas "pruntata" al la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo, kie li jam antaŭe inter la jaroj 2000 kaj 2008 estis profesia futbalisto.
Andrej Arŝavin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Андрей Сергеевич Аршавин |
Aliaj nomoj | Шава |
Naskiĝo | 29-an de majo 1981 (43-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Saint Petersburg State University of Technology and Design (en) |
Familio | |
Amkunulo | Yuliya Baranovskaya (en) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://arshavin.eu/ |
Krome Andrej Arŝavin ekde la jaro 2002 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo, kaj ekde la jaro 2009 estas ties teamestro. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Andrej Arŝavin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)