Anastazio la 4-a
papo de la katolika eklezio
Anastazio la 4-a, civile nomita Corrado della Suburra, elektiĝis papo la 12-an de julio 1153 kiel posteulo de Eŭgeno la 3-a kaj mortis la 3-an de decembro 1154).
Anastazio la 4-a | ||
---|---|---|
168-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Corrado della Suburra | |
Pontifiko | de 9-a de julio 1153 | |
ĝis 3-a de decembro 1154 | ||
Antaŭulo | Eŭgeno la 3-a | |
Sekvanto | Hadriano la 4-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1073 en Romo, Italio | |
Morto | 3-a de decembro 1154 en Romo, Italio | |
Tombo | Baziliko Sankta Johano de Laterano [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Jam en la jaro 1130 Anastazio partoprenis, tiam kardinalepiskopo de Sabina, en la duoblelekto de papo kaj profiligis sin kiel unu el la plej emfazaj kontraŭuloj de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a.
En sia mallonga pontifikeco li sukcesis pace forigi la konflikton kun la germana reĝo Frederiko Barbarossa koncerne la diocezon Magdeburgo, samkiel la konflikton koncerne la anglan diocezon Jorko.