Annie Baker
Annie Baker (naskiĝis en 1981 en Boston) estas usona dramisto kaj produktoro. Ŝi gajnis la premion Pulitzer en 2014.
Annie Baker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1981 (43-jaraĝa) en Bostono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | New York University Tisch School of the Arts (en) Brooklyn College Amherst Regional High School (en) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo pedagogo instruisto filmreĝisoro |
Verkoj | Body Awareness The Flick |
TTT | |
Retejo | http://www.hunter.cuny.edu/theatre/graduate-program/m.f.a.-in-playwriting |
Biografio
redaktiAnnie Baker kreskis en Amherst (Massachusetts) kaj studis dramverkadon en la Universitato de Novjorko. En 2008 ŝia unua teatraĵo (Body Awareness) premieris en Novjorko kaj estis nomumita por pluraj premioj. Ŝi ankaŭ ricevis multajn literaturajn kaj teatrajn premiojn pro ŝiaj verkoj Circle Mirror Transformation kaj The Aliens [1] . En 2014, ŝia teatraĵo The Flick gajnis la Premion Pulitzer por plej bona teatraĵo[2]. En 2017 Baker estis premiita de la MacArthur Fellowship[3].
En 2023, ŝi faris sian direktoran debuton kun la plenlonga filmo Janet Planet.
Persone
redaktiŜi vivas kaj laboras en Novjorko[4].
Verkaro
redakti- Body Awareness, premiero: Atlantic Theatre Company, junio 2008
- Circle Mirror Transformation, premiero: Playwrights Horizons, oktobro 2009
- The Aliens (La eksterteranoj), premiero: Rattlestick Playwrights Theatre, (Off-Broadway) aprilo 2010
- Nocturama (legante la 10-an de majo 2010 ĉe la Manhatana Teatro-Klubo )
- Uncle Vanya (Adapto), premiero: Soho Repertory Theatre, junio 2012
- La Flick, premiero: Playwrights Horizons, marto 2013
- John, premiero: Signature Theatre, julio 2015
- The Antipodes, premiero: Signature Theatre, aprilo 2017
Referencoj
redakti- ↑ (en) Annie Baker - Biografio kaj bibliografio, Newdramatits
- ↑ (en) Premioj Pulitzer 2014
- ↑ (en) MacArthur Foundation
- ↑ (en) Annie Baker, 36, playwright living in New York City, National Public Radio (NPR), la 11-an de oktobro 2017,