Alsou Abramova
Alsou Abramova, realnome Alsou Ralifovna Abramova (ruse Алсу Ралифовна Абрамова), naskonome Safina (ruse Сафина) (naskiĝis la 27-an de junio 1983 en Bugulma, Tatarstano, Sovetunio) estas rusa kantistino de pop-muziko kaj aktorino. Ŝi nun loĝas en Unuiĝinta Reĝlando.
Alsou | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Safina |
Alie nomata | Alsou Ralifovna Abramova |
Naskiĝo | 27-an de junio 1983 (41-jaraĝa) en Bugulma |
Edz(in)o | Jan Abramov |
Deveno | USSR |
Ĝenroj | Rusa pop |
Profesio | Kantistino, komponistino, pianistino, aktorino |
Aktivaj jaroj | 1998 - nun |
Eldoninto | Universal Music |
Retejo | http://www.alsou.ru |
Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.
Ŝia patro estas entreprenisto de tatara deveno kaj li estis nomita unu el la plej riĉaj viroj en Rusio fare de la revuo Forbes. Ŝia patrino estas arĥitekto.
Apenaŭ dek ses-jaraĝa ŝi partoprenis en Eŭrovido-Kantokonkurso 2000 en Stokholmo per la kanto Solo restante en dua vico, kio eklanĉis ŝian karieron ĝis la sukceso. En la jaro 2001 ŝi gajnis la Eŭropan premion de MTV por la plej bona rusa artisto. Ŝi ankaŭ eldonis unuopaĵon kun Enrique Iglesias.
Ŝi estas tre konata en Germanio, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj en la plej multaj ekssovetiaj respublikoj.
La 18-an de marto 2006 ŝi edziniĝis kun la milionulo Jan Abramov.
Ŝi prezentis la finalon de Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 okazanta en Moskvo kune kun Ivan Urgant.
Ŝi estis artisto por paco de Unesko.
Diskaro
redakti- 1999: Алсу
- 2001: Alsou (angla eldono)
- 2002: Мне приснилась осень
- 2003: 19
- 2007: Inspired
- 2008: Самое главное
Eksteraj ligiloj
redaktiAntaŭe: | Rusoj en Eŭrovido-Kantokonkurso | Poste: | |
---|---|---|---|
"Primadonna" Alla Pugaĉova | 2000 | "Lady Alpine Blue" Mumiy Troll |
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alsou en la hispana Vikipedio.