Alcázar de San Juan
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Alcázar de San Juan (stacidomo) kaj Alcázar de San Juan-Mercancías (stacidomo). |
Alcázar de San Juan estas urbo de la regiono Kastilio-La Manĉo (Hispanio), lokita en la nordoriento de Reĝurbo. Ĝi situas je 160 km sude de Madrido kaj proksime de la limo kun la provinco Toledo. Okcidente de Alcázar de San Juan ekzistas tri lagunoj nomataj "La Veguilla", "Laguna del Camino de Villafranca" kaj "Laguna de Las Yeguas", kiuj konvertiĝis en grava birdorifuĝejo pro la reduktado de aliaj ejoj kiel la Nacia Parko de Tablas de Daimiel. Alcázar estas la deka vilaĝo plej loĝata en Kastilio-La Manĉo.
Alcázar de San Juan | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Ciudad Real (Reĝurbo) | ||||
Distrikto | Kamparo de Sankta Johano | ||||
Komarko | Manĉa Centro | ||||
Patrono | Kronita Virgulino de la Rozario | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 13600 | ||||
Retpaĝaro | [1] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | PP (Popola Partio) | ||||
Urbestro | Diego Ortega Abengózar | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29,693 (en 2 010) | ||||
Loĝdenso | 44,53 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N, 3.20556°U (mapo) | ||||
Alto | 644 m | ||||
Areo | 666.78 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] | |||||
Historio
redaktiLa urbo konservas valorajn restaĵojn el la romia epoko, kiam, laŭ onidiroj, estis fondita la vilaĝo sub la nomo "Alces", militista tendaro de Romio, starigita en la proksimecoj de la nuntempa urbo. Meze de la 19a jarcento alvenis la fervojo en la regionon kio konsekvence kreskigis ĝin, kio konvertis ĝin en ĉefa nukleo de la hispania fervoja retaro. El la 20a jarcento menciindas ke dum la periodo de la Dua Hispana Respubliko, la urbo reŝanĝis sian nomon al "Alcázar de Cervantes" por eviti la religiecan duan nomon. Dum la Hispana intercivitana milito Alcázar estis strategia centro pro la fervoja nukleo. Dum postaj jaroj la loĝantaro estis akre subpremata, kio videblas en la tombejo kie troviĝas komuna truo kun pli ol 400 viktimoj pro la subpremado.
Estas pruvaĵoj kiuj montras ke, eble, la fama verkisto de Don Kiĥoto el La Manĉo , Miguel de Cervantes , naskiĝis en tiu ĉi urbo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Urbodomo de Alcázar de San Juan Arkivigite je 2020-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Turisma Oficejo de Alcázar de San Juan Arkivigite je 2008-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Kulturejo de Alcázar de San Juan
- Ĝenerala informado pri la regiono Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Alcázar de San Juan en Google Maps
- Alcázar de San Juan en Geonames
- Bapto-atestilo de Miguel de Cervantes (kie oni skribis "Tiu estis la aŭtoro de la Historio pri Don Kiĥoto) Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Diario de Información de Alcázar de San Juan