[go: up one dir, main page]

Alameda (signife poplejo, kio aperas stiligite en la blazono) estas urbeto kaj municipo en la norda parto de la provinco de Málaga, en la aŭtonoma komunumo Andaluzio, Hispanio. En 2011 ĝi havis 5471 loĝantojn. La loĝantoj nomiĝas, lokalingve, Lametanos (en la kastilia, Alamedanos).

Alameda
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 434  (2023) [+]
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 13′ N, 4° 40′ U (mapo)37.2084981-4.6606136Koordinatoj: 37° 13′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alameda (Malago)
Alameda (Malago)
DEC
Situo de Alameda
Alameda (Hispanio)
Alameda (Hispanio)
DEC
Situo de Alameda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alameda, Málaga [+]
vdr
Preĝejo de la Senmakula Koncipo en Alameda

Kuriozaĵo

redakti

En la korto de la paroĥa preĝejo de la Senmakula Koncipo estas enterigita fama bandito, José Maria Hinojosa Covacho ("El Tempranillo").

Festoj

redakti

Unu el la plej tradiciaj festoj en Alamedo estas la nokto de Kandeloj, je la 2-a de februaro (Prezentiĝo de la Sinjoro en la Templo). Ankaŭ la Sankta Semajno, de la Palmodimanĉo ĝis Pasko, estas aparte grava en la urbeto.

Je la 14-a kaj 15-a de majo oni celebras la feston pri sankta Isidro, patrona sanktulo de la urbeto.

La foiro okazas en aŭgusto, kun kantado, dancado, kaj bongustaj manĝaĵoj. Dume realiĝas ekspozicio de la tradicia andaluzia flamenko.

Vidu ankaŭ

redakti