[go: up one dir, main page]

Alois Brandstetter

aŭstra aŭtoro

Alois BRANDSTETTER (naskiĝinta la 5-an de decembro 1938 en Pichl bei Wels) estas aŭstra verkisto kaj germanisto.

Alois Brandstetter
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1938 (1938-12-05) (85-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Klagenfurt vd
Verkado
Verkoj Q59506493 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1974 (emeritiĝo en 2007) li fariĝis profesoro universitata en Klaŭdiforumo. Liaj mallongaj prozaĵoj sagacecaj sofistecaj subtilecaj kaj liaj pintozaj romanoj reflektas ironie-kritike la vivmanierojn en la aŭstriaj provincoj.

Li studis historion kaj germanistikon en Vieno kaj iĝis post la doktoriĝo en 1962 scienculo. Li instruis ĉe la universitatoj de Salcburgo kaj Saarbrücken kaj de post 1974 en Klagenfurt.

Liaj romanoj prezentas nuntempan version de profesora romano. La unuaj publikaĵoj Überwindung der Blitzangst (1971), Zu Lasten der Briefträger (1974; poste samtitola teatraĵo, premiero en 1992), Der Leumund des Löwen (1976) kaj Von den Halbschuhen der Flachländler und der Majestät der Alpen (prozaĵoj; kolektite en 1980) – ricevis fare de la kritikistoj ankoraŭ la etikedon de "negativaj historietoj pri la patrujo" laŭ la modo de la 1970-aj jaroj.

Tamen la kritikado ene de la verkoj de Brandstetter jam ĉiam estis estinta konservativa: kiel en la etaj prozaĵoj tiel ankaŭ en la longaj satirozaj kaj humurplenaj romanoj kun amaso da aludoj, multflankaj informoj, detalaj rimarkoj kaj priskribo. En la libroj Die Abtei (1977), Die Mühle (1981), Altenehrung (1983) aŭ Die Burg (1986) tradiciaĵoj kaj ilies tradono rompatas kontinue per subtila ironio.

Poetiksciencajn trajtojn montras Romulus und Wörthersee (1989) kaj Vom HörenSagen (1992); per sia romano Hier kocht der Wirt (1995) la aŭtoro provis retrovi novan interligon al la pli sukcesaj kulturkritikaj romanoj de pli frue.

Verkaro

redakti

Libroj, romanoj

redakti

Eldonoj kaj antologioj

redakti
  • Tristan und Isolde: Prosaroman. Nach dem ältesten Druck aus Augsburg vom Jahre 1484, versehen mit den Lesarten des 2. Augsburger Druckes aus dem Jahre 1498 und eines Wormser Druckes unbekannten Datums. Niemeyer, Tübingen 1966.
  • Daheim ist daheim. Neue Heimatgeschichten. 1973, ISBN 3-7017-0083-4.
  • Österreichische Erzählungen des 20. Jahrhunderts. 1984, ISBN 3-7017-0363-9.
  • Der Ort, an dem wir uns befinden. Ungarische Erzähler der Gegenwart. Eld. kune kun György Sebestyén. 1985, ISBN 3-215-05343-8.
  • Österreichische Erzählungen des 19. Jahrhunderts. 1986, ISBN 3-7017-0456-2.
  • Advent, Advent. Geschichten zur Vorweihnachtszeit. 1988, ISBN 3-7017-0543-7.
  • Heiteres aus Österreich. Von Artmann bis Zeemann. 1994, ISBN 3-7017-0879-7.

Teatraĵoj kaj filmetoj

redakti
  • Zu Lasten der Briefträger. Theater am Schwedenplatz (Vieno 1992).
  • Zu Lasten der Briefträger. (scenaro) A. Brandstetter, (reĝisado) Georg Madeja (ORF 1984).
  • Die Enthüllung. Filmo laŭ la romano Altenehrung (scenaro) A. Brandstetter, (reĝisado) Georg Madeja, 1985.

Premioj

redakti
  • 1973 Förderpreis für Literatur des Landes Oberösterreich
  • 1975 Förderpreis für Literatur des Landes Kärnten
  • 1980 Kulturpreis des Landes Oberösterreich für Literatur
  • 1981 Preis für die beste deutsche Kurzgeschichte beim Internationalen Literaturkolloquium Arnsberg
  • 1983 Rauriser Bürgerpreis
  • 1984 Wilhelm-Raabe-Preis der Stadt Braunschweig
  • 1991 Kulturpreis des Landes Kärnten für Literatur
  • 1994 Heinrich-Gleißner-Preis der ÖVP Oberösterreich
  • 2001 Ehrenkreuz 1. Klasse für Wissenschaft und Kunst der Republik Österreich
  • 2005 Großer Kulturpreis des Landes Oberösterreich Adalbert-Stifter-Preis
  • 2008 Goldenes Ehrenzeichen des Landes Oberösterreich
  • 2009 Großes Goldenes Ehrenzeichen des Landes Kärnten

Literaturo

redakti
  • Siegmund Geisler: Der Erzähler Alois Brandstetter. Röhrig, St. Ingbert 1992, ISBN 3-924555-82-6.
  • Egyd Gstättner (Eld.): Vom Manne aus Pichl. Über Alois Brandstetter. Residenz-Verlag, Salcburgo/Vieno 1998, ISBN 3-7017-1120-8.

Eksteraj ligiloj

redakti