Al-Maari
Al-Ma'ari (arabe, أبو العلاء أحمد بن عبد الله بن سليمان التنوخي المعري, Abu al-ʿAlāʾ Aḥmad ibn ʿAbd Allāh ibn Sulaimān al-Tanūkhī al-Maari), blinda araba poeto, filozofo kaj verkisto el Sirio (la 6-an de decembro 973 - la 10-an aŭ la 21-an de majo 1057), kiu estas konata pro sia rekta kaj malglata parolado kun ĉiuj liaj interparolantoj, eco, kiu igis iujn kontraŭi lin kaj aliajn vere admiri lian sindonemon al la vero. Liaj opinioj kolerigis la konservativan religian establiĝon, la Ulemo, sed ili malsukcesis ŝanĝi liajn opiniojn.
Al-Maari | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
أبو العلاء المعرّي | ||
Naskonomo | أحمد بن عبد الله بن سُليمان القضاعي التنُّوخي المعرِّي | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 973 en Ma'arrat Nu'man | |
Morto | 30-an de novembro 1056 (83-jaraĝa) en Ma'arrat Nu'man | |
Religio | diismo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto filozofo vd | |
Laborkampo | Arablingva literaturo, araba poezio, filozofio, islamo kaj poezio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Epistolo de Pardono ❦ Saqt az-Zand ❦ Diwan al-Lazumiyat ❦ Q100261022 ❦ Q99547283 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Al-Ma'ari formis filozofian skolon, kiun neniu fluo de islamo akceptis. La unikeco de lia filozofia vojo estas la malatento pri islamaj ordonoj kaj pri la ortodoksa esprimo de Islamo.
Vivo
redaktiNaskiĝinte en Sirio, li iĝis blindulo pro variolo kiam li havis kvin jarojn, sed li tamen sukcesis studi en religiaj madrasoj en Alepo kaj Antioĥio danke al la potenco de sia memoro. Reveninte al sia urbo, li okupiĝis pri edukado, kie li ankaŭ estis rekonita kiel klerulo en la kampoj de araba lingvistiko kaj literaturo.
En 1010 li ekiris al la urbo Bagdado, kie li lernis multajn verkistojn kaj fakulojn de la urbo. Post jaro en Bagdado, li revenis al sia hejmurbo, Ma'arrat al-Numan, kie multaj disĉiploj aŭskultis liajn prelegojn pri poezio, gramatiko kaj raciismo. Tie li pasigis la reston de sia vivo. Li neniam edziĝis kaj estis vegano.
Pensigo
redaktiLi kredis ke la racio pli gravas ol la postuloj de tradicio. Por li, la religio estis "fablo elpensata de la antikvuloj" por ekspluati la trokredeman popolon. Li malakceptis la asertojn de Islamo kaj aliaj religioj, dirante "Ne imagu ke la asertoj de la profetoj veras: ĉiuj estas inventaĵoj. Homoj komforte vivis ĝis la profetoj alvenis kaj malbonigis la homan vivon. La sanktaj libroj estas aro da tiuspecaj malutilaj rakontoj kiujn iu ajn epoko povus - kaj ja sukcesis - krei." Li nomis la haĝon (la pilgrimadon al Mekao) "vojaĝo de pagano".
La mondkoncepto de Al-Ma'ari rekomendis moralecon en ĉiutaga vivo, moralo kiu ne tiras siajn originojn de la religia establo sed de la principoj de natura justico. La manko de justeco en la ĉiutaga vivo lasis Al-Ma'ari tre pesimisma. Laŭ al-Ma'ari, la elekto de bono ne devas esti farita por akiri rekonon aŭ rekompencon de homoj aŭ de Dio, sed la ago mem de bono estas la celo.
Al-Ma'ari esprimis netradiciajn vidpunktojn, kiel opozicion al akuŝo, argumentante, ke ni devas ŝpari estontajn eldonojn la suferojn de la mondo, kaj opozicion al damaĝo de bestoj por manĝo, kio kondukis lin al veganismo, kompreno malofta siatempe. Unu el liaj poemoj nomiĝas "Mi ne plu ŝtelas de la naturo", en kiu li skribas (en libera traduko de la angla traduko) [1]:
Ne manĝu fiŝojn malĝuste forigitaj de la akvo
Kaj ne avidu la viandon de buĉitaj bestoj
Aŭ la blanka lakto de patrinoj, kiuj faris ĝin por siaj idoj
Kaj ne malĝojigu la senkulpan birdon prenante la ovojn, kiujn ĝi demetis.
La poemoj de Al-Ma'ari, verkitaj en malfacila kaj nuntempe konsiderita maloportuna lingvo, estis kompilitaj en la libro لزوميات ("Devoj"), aŭ لزوم ما لا يلزم ("La devo de tio, kio ne estas deviga"). La resto de liaj skribaĵoj estis publikigita en la libroj فصول والغايات ("La ĉapitroj kaj celoj") kaj رسالة الغفران ("Letero de Pardono"). La skribaĵoj de Al-Ma'ari akiris renoviĝintan intereson en la araba mondo post esti reeldonitaj kaj interpretitaj de la egipta intelektulo Taha Hussein en 1955.
Eltiraĵoj de liaj Poemoj
redakti(Tradukoj el La Trezoro de Arabaj Proverboj kaj Anekdotoj, Husejn Al-Amily, eld. Araba Komisiono de Universala Esperanto-Asocio, 2008)
- Vidu! la fulmo ridegas pro l'angor',
- Kaj la nuboj ploras pro l'dolor';
- Mi forlasas vin, aĉa mondo, en stertor' -
- Ĉu al piulo, ĉu al diablo - for de vi, for!
- Nenio imamas krom la racio.
- Pro ĝi enordas tuta la nacio.
- Ekzistas, tamen, ankaŭ la ĝemelo:
- Ena kaj homa la intuicio.
- Homoj levas la kapon al la Blua Tendo;
- Pro timo kaj espero ili serĉas Dian Gvidon;
- Oni konsilas al ni por miri pri l'Universo:
- Ĉu tamen oni iam miris kaj tenis la Kredon?
- Vivo estas sufero, kaj mi miras,
- Kiel multe da ĝi tentas vin?
- Vivo estas deziro, mi diras,
- Kaj la volo strebi plenumi ĝin.
Referencoj
redakti- ↑ "Mi ne plu ŝtelas de la naturo" la poemo de Al-Maari tradukita el la angla