Abdima cikonio
La Abdima cikonio, kiu nomiĝas ankaŭ Blankbrusta cikonio, Ciconia abdimii, estas specio de la genro de birdoj Ciconia aŭ cikonioj, nome tipa genro en la familio Cikoniedoj.
Abdima cikonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
At London Zoo, Anglio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ciconia abdimii Lichtenstein, 1823 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo; blue la vintrejoj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiTiu ĉi estas ĉefe nigreca cikonio kun grizaj kruroj, ruĝaj genuoj kaj piedoj, griza beko kaj blanka subo; pli precize blankaj estas ventro kaj suba brusto; fakte estas klara limo vo-forma inter supra nigra brusto kaj suba blanka brusto. Ĝi havas ruĝan vizaĝan haŭtomakulon antaŭ okulo kaj bluan haŭtaĵon vizaĝan subokule kaj ĝis apud la beko kiel brido dum reprodukta sezono. La birdo estas la plej malgranda specio de la genro (sed estas ankoraŭ granda birdo), je 73 cm kaj kun pezo ĉirkaŭ 1 kg. La ino metas du-tri ovojn kaj estas iomete pli malgranda ol la masklo.
Disvastiĝo kaj kutimaro
redaktiLa birdo vivas en malferma kamparo en horizontala zono sube de Saharo, nome Sahelo el Senegalio al Etiopio kaj Sudano kaj vintre tra la tuta Orienta Afriko sude al Sud-Afriko; krom eta loĝantaro en Jemeno.
La dieto de tiu afrotropisa birdo konsistas plejparte de akridoj, raŭpoj kaj aliaj grandaj insektoj, sed tiuj birdoj povas ankaŭ manĝi malgrandajn reptiliojn, amfibiojn, musojn, krabojn kaj ovojn.[2]
Ĉe homoj
redaktiLa plej malgranda cikonio, ĉi tiu specio estas bonvenigita kaj protektita de lokaj afrikanoj, kiel antaŭsigno de pluvo kaj kiel alportanto de fortuno. La nomo de la birdo rememoras la turka guberniestro de Ŭadi Halfa el Sudano - nome Bejo El-Arnaŭt Abdim (1780-1827).
Disvastigata kaj komuna tra sia granda teritorio, la Abdima cikonio estis taksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas celo de tutlande kunordigita bredoprogramo en Usono; la Population Management Plan (populaciadministra plano) por tiu specio estas administrata de la Association of Zoos and Aquariums.
Bildaro
redakti-
Ovo de Ciconia abdimii - MHNT
Referencoj
redakti- ↑ BirdLife International (2004). Ciconia abdimii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 29 oktobro 2006. Datenbazo inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
- ↑ "Abdim's Stork Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2012-08-15. Alirita 2012-08-26 .
- BirdLife International (2008). Ciconia abdimii. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Februaro 2009. Kun kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj (angle)
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN ruĝa listo
- Abdim's Stork - Speciteksto ĉe Atlas of Southern African Birds.