Aarwangen (distrikto)
La distrikto Aarwangen (prononcu: arvangn; en Esperanto ankaŭ distrikto Arvango) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 41839 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma komunumo Aarwangen. Ekde la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Aarwangen estas parto de la administra distrikto Supra Argovio en la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.
Distrikto Aarwangen | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 624841 / 231427 (mapo)47.23337.7666694444444Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 46′ O; CH1903: 624841 / 231427 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 41839 (2008-12-31) |
Areo | 154 km² |
Loĝantardenseco | 272 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0202 |
Geografio
redaktiLa distrikto Aarwangen situas en nordoriento de Kantono Berno kaj ĝin norde limigas la rivero Aro kaj oriente la rivero Rot. La plej granda urbo kaj ekonomia centro de la distrikto estas Langenthal, kie dum jardekoj ankaŭ troviĝis la ĉefsidejo de Svisa Esperanto-Societo.
Trafiko
redaktiLa distrikto Aarwangen estas bonege konektita al la privata kaj publika svisaj trafikretoj.
Tra la distrikto pasas la plej grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de okcidento al oriento de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo. La urbo Langenthal estas regiona fervoja nodo, kie ankaŭ haltas rapidtrajonoj al Berno, Olten, Araŭo kaj Zuriko. Mallarĝŝpura trama fervojo de Niederbipp, tra Aarwangen kaj Langenthal krucas la orient-okcidentan ĉeflinion de la nacia fervojkompanio.
Laŭlonge de la norda limo de la distrikto pasas la grava svisa aŭtovojo A1.
Historio
redaktiEn mezepoko en Aarwangen ekzistis nobela senjorujo sub la regado de la Habsburgoj. La senjorujo estiĝis ĉirkaŭ la samnoma kastelo kaj vilaĝo en la lasta triono de la 13-a kaj la komenca parto de la 14-a jarcento. Post la morto de la lasta Senjoro de Arvango la senjorujo fariĝis posedaĵo de la senjoroj de Grünenberg, kiuj vendis ĝis en la jaro 1432 al la urbo Berno, kiu en tiu epoko kune kun la Svisa Ĵurkomunumo fariĝis loka grandpotenco. Sub la regado de Berno Aarwangen fariĝis kamparvoktejo, al kiu Berno aldonis diversajn pliajn teritoriojn kaj lokojn. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 el la voktejo Aarwangen fariĝis la distrikto Langenthal, kiu post 1803 fariĝis la ĉefdistrikto Aarwangen kaj en 1831 la distrikto Aarwangen. Ek de 1997 la distrikto Aarwangen estas parto de la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.
Komunumoj de la distrikto Aarwangen
redaktiLa distrikto Aarwangen konsistis je ĝia dissolvo en la jaro 2009 el 24 komunumoj, el inter kiuj la urbo Langenthal estis la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aarwangen | 4250 | 9,9 | 0321 | |
Auswil | 463 | 4,6 | 0322 | |
Bannwil | 659 | 4,8 | 0323 | |
Bleienbach | 665 | 5,7 | 0324 | |
Busswil ĉe Melchnau | 195 | 2,8 | 0325 | |
Gondiswil | 725 | 9,4 | 0326 | |
Kleindietwil (la 1-an de januaro 2011 integrita al Madiswil) |
486 | 2,7 | 0328 | |
Langenthal | 14777 | 14,4 | 0329 | |
Leimiswil (la 1-an de januaro 2011 integrita al Madiswil) |
412 | 4,6 | 0330 | |
Lotzwil | 2431 | 6,2 | 0331 | |
Madiswil | 2150 | 15,8 | 0332 | |
Melchnau | 1531 | 10,4 | 0333 | |
Obersteckholz | 388 | 3,9 | 0334 | |
Oeschenbach | 263 | 3,9 | 0335 | |
Reisiswil | 184 | 2,0 | 0336 | |
Roggwil | 3786 | 7,8 | 0337 | |
Rohrbach | 1391 | 4,1 | 0338 | |
Rohrbachgraben | 423 | 6,5 | 0339 | |
Rütschelen | 559 | 4,0 | 0340 | |
Schwarzhäusern | 473 | 3,7 | 0341 | |
Thunstetten | 2970 | 9,7 | 0342 | |
Untersteckholz (la 1-an de januaro 2010 integrita al Langenthal) |
167 | 2,8 | 0343 | |
Ursenbach | 931 | 9,2 | 0344 | |
Wynau | 1560 | 5,1 | 0345 | |
Totale | 24 | 41839 | 272 | 0202 |
Eksteraj ligiloj
redakti