Ŭat Fra Kaeŭ
Ŭat Fra Kaeŭ (taje สัววรับตัว, signifante templo de la smeralda Budho; plennoma kaj oficiala Wat Phra Si Rattana Satsadaram) estas budhana templo (Ŭat) en Bangkoko kiu estas konsiderita la plej sankta en Tajlando. La statuo de Budho de Smeraldo situas en la centra konstruaĵo ene de la templokomplekso, kaj estas konsiderata protekta sanktraĵo por tajlanda socio, kaj religio-politika simbolo. La templo situas en la historia centro de Bangkoko, ene de la komplekso de la Granda Palaco.
Ŭat Fra Kaeŭ | ||
---|---|---|
templo | ||
Ŭat, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Tajlando | |
Situo | Bangkoko | |
- koordinatoj | 13° 45′ 5″ N, 100° 29′ 34″ O (mapo)13.751388888889100.49277777778Koordinatoj: 13° 45′ 5″ N, 100° 29′ 34″ O (mapo) | |
Ŭat Fra Kaeŭ | ||
Vikimedia Komunejo: Wat Phra Kaew [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Strukturo
redaktiLa centra konstruaĵo en la templa komplekso estas la Sankta de Sanktaj, kie troviĝas la Budho-statuo kaj kie preĝas la kredantoj. Laŭ legendo, la origino de la bildo de la smeralda Budho estas en Barato, kie la budhana saĝulo Nagasana (ĉirkaŭ 150 a.K.) antaŭdiris ke la smeralda Budho alportos prosperon kaj regadon al iu ajn lando kie ĝi estus metita. Tiel lia bildo fariĝis la figuro, kiu protektas Tajlandon, laŭ la kredo. Tamen, laŭ trovoj kaj historiaj pruvoj, la statuo estis malkovrita en Chiang Rai en la 15-a jarcento, kaj post pluraj lokoj kie ĝi estis, ĝi estis proponita en la 18-a jarcento al Bangkoko, kie ĝi estis instalita en Ŭat Phra Kaew en 1782, dum la regado de Ramo la 1-a de Siamo.
La Budho-statuo estas farita el malhelverda smeraldo, 66 centimetrojn alta, kaj ĝi estis formita el unu tuta smeralda ŝtono. La figuro en la statuo estas en meditadpozicio, en la stilo de la "Lana" skolo de norda Tajlando. Krom la reĝo de Tajlando, neniu rajtas tuŝi la statuon. La reĝo ŝanĝas la mantelon kiu envolvas la statuon tri fojojn jare, egalrilatante al la somero, vintro, kaj pluvsezonoj, en grava ceremonio dizajnita por certigi bonŝancon por la lando dum la venonta sezono.
Galerio
redakti-
La komplekso de Wat Phra Kaew vidita de ekstere de la muroj de la Granda Palaco
-
La smeralda Budho estas konsiderita la plej sanktan Budha bildo en Tajlando.
Bibliografio (anglalingva)
redakti- Hongvivat, Nidda. (2004) The Temple of the Emerald Buddha and the Grand Palace Including the Short Story of Ramakian from the Mural Paintings: A Guide to Thai Art and Architecture (angle). Sangdad Pueandek. ISBN 978-974-92387-8-3.
- Matics, Kathleen I.. (1998) Gestures of the Buddha (angle). Chulalongkorn University Press. ISBN 978-974-635-068-6.
- Rod-ari, Melody. (January 2016) “Beyond the Ashes: The Making of Bangkok as the Capital City of Siam”, Political Landscapes of Capital Cities, p. 155–179. doi:10.5876/9781607324690.c004. ISBN 978-1-60732-469-0.
- Suksri, Naengnoi. (2013) The Grand Palace and Old Bangkok (angle). River Books. ISBN 978-974-9863-41-1.
- Wales, Horace Geoffrey Quaritch. (1931) Siamese State Ceremonies: Their History and Function (angle). B. Quaritch.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- www
.royalgrandpalace .th, oficiala retpaĝo
- Eric Roeder, Explorations in Southeast Asian Studies: The Origin and Significance of the Emerald Buddha. A Journal of the Southeast Asian Studies Student Association. 1999.
- Wat Phra Kaew, Bangkok. Sacred Destinations