[go: up one dir, main page]

Érd

Hungaria urbo

Érd [Erd] estas urbo (kun departementorajto) en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, Distrikto Érd, kies centro estas. Ĝi estas latine Tusculanum, turke Hamzabék, germane: Hanselbeck.

Érd
urbo kun departementaj rajtoj (2006–)
Hungaria urbo (1978–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 338  (2024) [+]
Loĝdenso 1 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 23′ N, 18° 55′ O (mapo)47.38333333333318.916666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 18° 55′ O (mapo) [+]
Areo 60,54 km² (6 054 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Érd (Pest)
Érd (Pest)
DEC
Situo de Érd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Érd [+]
vdr
Minareto en Érd

Geografio

redakti

Érd jam kontaktiĝas kun Budapeŝto. Ĝi situas laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono kaj Budapeŝto-Pécs, laŭ la aŭtoŝoseo M6 al Pécs, fine laŭ la aŭtoŝoseo M0, kiu ĉirkaŭas Budapeŝton.

Historio

redakti

Pli frue la komunumo estis romiana Tusculanum. La unua hungarlingva mencio okazis en 1253. En 1684 la setlejo liberiĝis de turkoj. En 1776 Érd iĝis kampurbo. En mezo de la 20-a jarcento ĝi estis la plej granda hungara vilaĝo ĝis 1979, kiam ĝi iĝis urbo kaj en 2005 ricevis la rangon departementorajta.

Ĉe la suda periferio de Budapeŝto tiu favorata ĝarden-vilaĝo fariĝis industria centro dum la lastaj jardekoj, sekve ĝi ege rapide ampleksiĝis al granda "planed-urbo" - kun preskaŭ centmila loĝantaro. Tie-ĉi nia vojo suden estas fakte de antikva origino: de la ĉefurbo de la Romia provinco Panonio (Aquincum - norde de Budao) tiu vojo pavimita kondukis la komercistojn kaj legiojn al Nord-Italio (i.a. al Milano), kaj reen, kaj ĝi restis daŭre gravega komerca kaj strategia vojo tra Pannonia, Transdanubio, apud Balatono.

 
Preĝejo en Érd

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

Famaj nomportantoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Referencoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans