UK 2006
La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Florenco (Italio) inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2006, sub la patroneco de la itala prezidento.
UK 2006 | ||
---|---|---|
Loko | Florenco, Italio | |
Ekde | 29-a de julio 2006 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 2006 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Priskribo
redaktiLa kongresa temo estis: Lingvoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo.
Prezidanto kaj vic-prezidanto de la Loka Kongresa Komitato estis Aldo Grassini kaj Antonio De Salvo. Partoprenis 2209 homoj el 62 landoj.
La kongresa rezolucio referencis, laŭ la kongresa temo, al la aktuala jardeko pri edukado al daŭrigebla evoluo (2005–2014) kaj emfazis, ke la celoj de la esperanto-movado koncerne lingvan demokratecon kongruas kun la valoroj de transnacia edukado.[1] Ĝi direktiĝis ne nur al la ekstera publiko, sed ankaŭ instigis la esperantistojn labori pri la temo kaj la estraron de UEA, ke ĝi atentu la temon ankaŭ en estontaj kongresoj.
La kongresa kuriero portis la nomon "Florenca Lilio".
Programeroj
redaktiKiel kutime okazis serio da prelegoj pri la kongresa lando, nome pri Renesanco, opero, italoj, itala literaturo kaj pli specife pri Dante kaj Petrarca, ktp.
Dum la kongreso okazis la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, plian fojon kunlabore kun AIS en la formo de AIS-IKU-studosesio. Tiukadre oni organizis prelegojn pri akademioj kaj planlingvoj, zamenhofaj poemoj, psikiatrio, esperantaj prepozicioj, kemio, Renesanco, komputiloj, vortostatistiko, ĉina libro I Ĉing, ktp.
Krom la kutimaj distraj koncertoj prezentitaj teatraĵoj estis Stil-Ekzercoj, nome adapto de la konata verko de Raymond Queneau fare de Henrri De Sabates, kaj Mikel kaj la monstro kaj Pacaj batalantoj de Paul Gubbins fare de la grupo Verda Ranaro.
Okazintaĵoj
redaktiUmberto Broccatelli kaj Ottó Haszpra estis elektitaj honoraj membroj de UEA.
Unu tagon antaŭ la kongreso, la 28an de julio en la fakultato pri beletro de la universitato de Florenco okazis studotago "Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorino ĝis hodiaŭ". La studotagon aranĝis la Akademio de Esperanto, Akademio della Crusca, Universitato de Florenco kaj AIS San-Marino.
Eksteraj ligiloj
redakti- la kongresa kuriero, nomata "Florenca Lilio", rete legeblas en 6 PDF-dosieroj: jen 1 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 2 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 3 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 4 Arkivigite je 2017-01-04 per la retarkivo Wayback Machine, 5 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine kaj 6 Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine.
- kongresaj informoj en la retejo de Ĉina Radio Internacia Arkivigite je 2011-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
redakti- ↑ la kongresa rezolucio en la kuriero "Florenca Lilio" (volumo 6, paĝo 1). Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2013-05-13.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |