75-a Hispana Kongreso de Esperanto
La 75-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso kiu okazis en Herrera del Duque, provinco Badajoz, regiono Ekstremaduro, Hispanujo ekde la 30-a de junio ĝis la 4-a de julio 2016.[1] Partoprenis ĉirkaŭ 150 kongresanoj el ĉirkaŭ 15 landoj.[1][2]
La kongresa komitato estis organizita de Javier Romero, José Salguero, Raúl Martínez, Tonyo del Barrio kaj Miguel Fernández, kiuj ricevis helpon de multaj kunlaborantoj. En la programo elstaris ekskurso al la vilaĝo kaj monaĥejo de Guadalupe. Koincide kaj antaŭ la kongreso okazis ankaŭ AMO-Seminario kaj antaŭe eĉ prezentaj agadoj en Madrido ĉe Alkorkono kaj ekskurso tra la ĉefurbo.[3] La kongresejo estis la Kulturpalaco de Herrera del Duque kaj kelkaj programeroj okazis ankaŭ en la apuda submunicipo Peloche, kie loĝis parto de la kongresanaro en junulargastejo.
Priskribo
redaktiLa temo kaj moto de la kongreso estis "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj" por reliefigi la karakteron de la regiono kaj ankaŭ de la komarko La Siberio kiel tero de limoj (inter Kastilio, Andaluzio kaj Portugalio) kun influoj de ĉiuj el ili.[1] Tio estis pristudata dum diversaj prelegoj kaj programeroj laŭlonge de la kongreso el diversaj vidpunktoj: lingvaj, geografiaj, historiaj ktp. Pri la komarko La Siberio menciindas ke partoprenis en la kongreso alvenintoj el rusa Siberio kiuj iel ĝemeliĝis al la municipaj instancoj ĉar ili ricevis agnoskon de la municipaj aŭtoritatoj kiuj en diversaj okazoj ĉefe en fermo kaj malfermo partoprenis en la kongreso nome la urbestro Saturnino Alcázar kaj skabeninoj.[1] Dum la inaŭguro partoprenis ankaŭ lokaj ĥoro (kiu kantis en Esperanto) kaj junula muzikbando kiu ludis kvin muzikpecojn (vidu sube ĉe filmetoj).[1]
Alia partikulara evento estis la prezento fare de la Hispana Esperanto-Federacio de la bita eldono de Don Kiĥoto, kiun eblos kaj aĉeti ciferece kaj elŝuti el la reto.[4][5][6]
Miguel Fernández zorgis per diversaj programeroj pri omaĝo al la Ibera Skolo (ĉefe al ties ekstremadurdevena membro Jorge Camacho) kaj kun Ana Manero pri la prezentado de kolektiva spektaklo "Vivu la teatro!".
Programeroj
redaktiPartoprenis diversaj elstaraj eksterlandaj esperantistoj ĉefe artistoj kaj prelegantoj el malsamaj landoj[7] inter kiuj Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Istvan Ertl, Duncan Charters kaj Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiuj ludis la teatraĵon La kredito.
Krome estis organizita kursoj kaj por komencantoj kaj por progresantoj, ekspozicio pri la rusa Siberio, ekspozicio pri Esperanto en la hispana, libroservo, samtempa konkurenco de ŝako zorge de Íñigo López Mulet, juna ĉampiono,[8] ateliero pri Vikipedio, pri podkastoj, kantatelieroj ktp.
Ekskursoj okazis al Guadalupe (2an de Julio, kun vizito al la monaĥejo, prelego prie kaj koncerto en la tiea kulturdomo) kaj al diglago García de Sola, finanta ĉe Peloche kie okazis koncerto de fama regiona bando Acetre kun invito al Celia Romero, elstara kantistino de stilo flamenko.[9] Postkongresa ekskurso okazis al Trujillo kaj Cáceres (4an de julio) kaj postkongresa rekonteto en Madrid.[3][10]
Bildaro
redakti-
Samtempa ŝakkonkurenco zorge de Íñigo López Mulet, juna ĉampiono: li venkis ĉiujn.
-
Bonveniga banderolo en kongresejo.
-
Hisado de flago antaŭ la kongresejo.
-
Ekskursantoj en kulturdomo de Guadalupe.
-
Postkongresa ekskurso en Cáceres.
-
Postkongresa ekskurso: katedralo.
-
Postkongresa ekskurso: la episkopa palaco.
-
Postkongresa ekskurso: placo.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 María José Marchena, Herrera del Duque acoge la 75ª edición del Congreso Nacional de Esperanto, Hoy, Badajoz, 1-a de julio 2016. [1] Alirita la 6-an de julio 2016.
- ↑ Aliĝis 160 laŭ retejo de la kongreso en HEF http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/listo-de-aligintoj Arkivigite je 2016-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de julio 2016.
- ↑ 3,0 3,1 Antaŭkongresa aktivado kaj postkongresa renkonteto en Madrido. Nia Voĉo julio/aŭgusto 2016. Madrida Esperanto-Liceo. Alirita la 6an de Julio 2016.
- ↑ 무료로 읽는 에스페란토판 ‘돈키호테’! Don Quijote de La Mancha en Esperanto. Seula Esperanto-Kulturcentro, 5a de Julio 2016. Alirita la 6an de Julio 2016.
- ↑ La Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes edita la obra Don Quijote de la Mancha en esperanto. Alicante Opinión, 1a de Julio 2016. Alirita la 6an de Julio 2016.
- ↑ Filmeto pri Prezento de la bita eldono de Donkiĥoto - Tonyo del Barrio, Antonio Valén kaj Liven Dek en YouTube, prezento.
- ↑ Extremadura acoge el 75º congreso español de esperanto Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, 25-an de Junio 2016. Ecodiario.es. Alirita la 6an de Julio 2016.
- ↑ Iñigo Lopez Mulet. World Chess Federation. Alirita la 6an de Julio 2016.
- ↑ María José Marchena, Acetre celebra mañana su 40 aniversario en la música con un concierto en Peloche, Hoy, Badajoz, 1a de julio 2016. [2] Alirita la 6an de julio 2016.
- ↑ Pri la tuta kongresprogramo http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/programo Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Julio 2016.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFilmetoj
redakti- Jen kvin-minuta filmeto pri la 75a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, kiuj okazis en Herrera del Duque (Hispanio) de la 29a de junio ĝis la 4a de julio de 2016, ambaŭ organizitaj de Hispana Esperanto-Federacio, la dua en kunlaboro kun UEA. en YouTube
AMO-Seminario
redakti- Filmetoj pri AMO-Seminario en YouTube
- Filmetoj de AMO-Seminario Kiaj estu niaj emblemoj - Liven Dek en YouTube
- Filmetoj de AMO-Seminario Kant-ateliero kun Jomart kaj Nataŝa - en YouTube
- Filmeto de AMO-Seminario pri Kiel elirigi Esperanton eksteren per literaturo - Miguel Fernández en YouTube, Miguel Fernández parolas pri sia propra sperto pri la nerekta prezento de Esperanto al ekstera publiko, pere de literaturo, en la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, organizita de UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio
- Filmetoj pri AMO-Seminario en YouTube, Revizio de informiloj - José Antonio del Barrio, Prezidanto de HEF, faras reviziadon de la informiloj uzataj de la asocio, cele al ilia plibonigo, en la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, organizita de UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio kaj okazinta en Herrera del Duque (Hispanio) de la 29a de junio ĝis la 1a de julio de 2016, paralele kun la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
- Filmetoj pri AMO-Seminario en YouTube, Podkastoj kiel ilo de aktivado - Irek Bobrzak, kaj pli precize pri la agado de "Varsovia Vento"
- Filmetoj de AMO-Seminario Jutuba agosfero - Liven Dek pri YouTube en YouTube
Kongresaj programeroj
redakti- Filmeto pri Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn pri Esperanto - Duncan Charters en YouTube
- Filmeto pri La poezio de Baldur Ragnarsson - Jorge Camacho en YouTube
- Filmeto pri Ekstremaduro - José María Salguero en YouTube, prelego de 1a de Julio 2016.
- Filmeto pri Kiaj ni estas kaj kiaj ni estu - István Ertl en YouTube, prelego.
- Filmeto pri Prezento de novaj libroj - Miguel Fernández en YouTube, prelego.
- Filmeto pri Prezento de la bita eldono de Donkiĥoto - Tonyo del Barrio, Antonio Valén kaj Liven Dek en YouTube, prezento.
- Filmeto pri Esperantistoj dum la unua mondmilito - Xavi AlcaldeEsperantistoj dum la unua mondmilito - Esperantistoj dum la unua mondmilito - Xavi Alcalde en YouTube, prezento.
- Filmeto pri Rendevue kun la Ibera Skolo en YouTube, prezento.
Filmetoj pri distraj aferoj
redakti- [3] en YouTube; Acetre kantas "La pontoj" (As pontes) en Esperanto (la kvar unuaj strofoj en la hispana kaj la portugala kaj la cetero en Esperanto), en la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
- [4] en YouTube
- Ĵomart kaj Nataŝa - Kisu min multe en YouTube
- Ĵomart kaj Nataŝa - Mi lanĉas novan aventuron en YouTube
- Ĵomart kaj Nataŝa - Sed tute ne gravas en YouTube
- Filmetoj pri loka junulbando, Afrika Simfonio en YouTube
- Filmetoj pri loka junulbando, Pilatus: Monto de drakoj en YouTube
- Filmetoj pri loka junulbando, En la mondo (En er mundo) en YouTube
- Filmetoj pri loka junulbando, Grenadista tamburisto (El tambor de granaderos) en YouTube
- Filmetoj pri loka dancogrupo, Bailando sobre el tablao en YouTube
- Filmetoj pri loka ĥoro Coral municipal de Herrera del Duque, La espero en YouTube 30an de Junio 2016
- Filmetoj pri loka ĥoro Coral municipal de Herrera del Duque, Himno de la Tero en YouTube 30an de Junio 2016
- Filmetoj pri Herrera del Duque, Hedero (La hiedra) - Miguel Fernández en YouTube 30an de Junio 2016
- Filmetoj pri Herrera del Duque, La horloĝ' (Reloj) - Miguel Fernández en YouTube 30an de Junio 2016
- Filmetoj pri Herrera del Duque, En vesper' aperis pluv' - Miguel Fernández en YouTube 30an de Junio 2016
- Filmetoj pri Herrera del Duque, Pasta - Mikaelo Bronŝtejn en YouTube
- Filmetoj pri Herrera del Duque, Vivresumo - Mikaelo Bronŝtejn en YouTube
- Filmetoj pri Herrera del Duque, Esperanto, nia amo - Asorti en YouTube
- Filmetoj pri Herrera del Duque, En restoracio - Asorti en YouTube
- Filmetoj en Herrera del Duque, Frazlibro de morta lingvo - Georgo Handzlik en YouTube
Aliaj ligiloj
redakti- Bita eldono de La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
- Bita eldono Arkivigite je 2016-07-14 per la retarkivo Wayback Machine de La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Alirita la 7a de Julio 2016
- Invito al la Kongreso Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉe HEF.
- Podkasto Podkasto Podkasto Podkasto Podkasto de Varsovia Vento