[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Menaĥem Begin

El Vikicitaro
Menaĥem Begin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Menaĥem Begin (naskiĝis la 16-a de aŭgusto 1913 — mortis la 9-a de marto 1992) estis ĉefministro de Israelo (1977-1983), kunaŭtoro de la Pactraktatoj de Camp David.

Citaĵoj

[redakti]

Pri li

[redakti]
Citaĵo
« Kiam mi renkontiĝis unuan fojon kun Menaĥem Begin kiel ĉefministro, li kategorie diris al mi: “Palestinanoj ne ekzistas. Tio estas fikcio. Ekzistas neniuj palestinanoj, ili ĉiuj estas araboj. Kaj ilia natura hejmo estas ĉe alia flanko de Jordano”. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Ŝajnas al mi ke mi ne damaĝos la veron, se mi diros ke israela ĉefministro Menaĥem Begin opiniis ke ni preparas por li en Camp David siaspecan kaptilon. En iu ajn kazo li aŭdis multe da negativaj rakontoj pri Brzeziński kaj mi. »
— William B. Quandt, Proksimorientaj aferoj // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La intertraktoj [en Camp David] spegulis interesan dinamikon: Anŭar al-Sadat en sia rondo estis la sola kiu vere deziris pacon kun Israelo; Begin inverse evidente sincere dubis pri neceso subskribi packontrakton kun la araba ŝtato. En la centro troviĝis Jimmy Carter, ludante rolon de siaspecia svatisto, edifisto kaj diplomatia peranto. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

[redakti]