Pornografio estas reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn.
|
| « Laŭsence la pornografio diras: la vera sekso ie ekzistas, ĉar mi estas ĝia karikaturo. Kaj iu limigo ekzistas, ĉar mi estas ĝia eksceso. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « Peter Griffin: Kio estas la diferenco inter arto kaj pornografio... registara subvencio! » | — Neil Goldman & Garrett Donovan |
|
|
| « Ĝis hodiaŭ mi ne povas spekti miajn proprajn seksscenojn. » | — Jenna Jameson |
|
|
| « Pornografio. Tio, kio ekscitas, ĉu pro aprobo, ĉu pro malaprobo. » | — Leonard Rossiter |
|
|
| « Spekti pornografion [..] estas kiel iri al Vikipedia paĝo. Vi serĉas specifan temon, specifan senton, specifan rezulton kaj ĝuste tion vi trovas. » | — Meg Wolitzer, New York Times (15-an de aprilo 2011) |
|