[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Gasto

El Vikicitaro
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Gasto
Aliaj projektoj
Gasto en Vikipedio
Gasto en Komuneja kategorio
Gasto en Vikivortaro

Gasto estas vizitanto, invitita por restado.

Citaĵoj

Citaĵo
« Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. »
— Mark Fettes, Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Gasto havas akrajn okulojn»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto sen avizo estas agrabla surprizo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gasto tro petata foriras malsata. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri. »
— Mark Fettes, Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Malfrue en horo malhela, alvenos la gasto plej bela»
— Sabine DittrichHeredantoj de silentado
Citaĵo
« Mastro elbabilis, gastoj ne silentos»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por gasto ne petita mankas kulero»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por malfrua gasto restas nur osto»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ