[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Norbert Leser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Leser
Norbert Leser, pentraĵo de Ernst Bader 1987
Norbert Leser, pentraĵo de Ernst Bader 1987
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1933 (1933-05-31)
en Oberwart
Morto 31-an de decembro 2014 (2014-12-31) (81-jaraĝa)
en Eisenstadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aŭtoro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Norbert LESER (naskiĝinta la 31-an de majo 1933 en Oberwart, mortinta la 31-an de decembro 2014 en Eisenstadt[1]) estis aŭstra juristo kaj socia filozofo kiu famiĝis okupiĝanta kritike pri la socialdemokratio en Aŭstrujo.

Estante nevo de la ministroprezidanto de la federacia lando Burgenlando li studis jursciencojn kaj sociologion ĉe la Universitato de Vieno. Doktoriĝo sukcesis en 1958. La habilitiĝo pri filozofiaj jura kaj ŝtata estis en 1969 ĉe la Universitato de Graz. Poste li estis inter 1971 kaj 1980 katedestro pri politika scienco ĉe la Salcburga universitato. Inter 1980 ĝis emeritiĝo en 2001 li profesoris pri socifilozofio Viene. Ekde 1984 Leser estris la instituton de Ludwig-Boltzmann]-Societo pri nuntempaj homaj sciencoj de Aŭstrujo.

Krome Leser membris ĉe PEN-klubo de Aŭstrujo.

Famo de Leser venis danke al lia kritikega priesploro de socialdemokratio en sia patrujo kaj de Aŭstromarksismo. Lia habilitiĝskribaĵo tiurilate Zwischen Reformismus und Bolschewismus taksiĝas kaj nun fundamenta verko. Alia volego de li estis la alproksimiĝo inter socialdemokratio kaj kristanismo kio aparte en Austrujo tiklis pro historiaj kaŭzoj.

Leser verkis kaj eldonis multajn librojn kaj faris eseojn en periodaĵoj kaj por kolektoj. Lian filozofian skribitaron konsistigas laboraĵoj pri la historio de politikaj ideoj, nuntempa historio, filozofioj jura kaj ŝtata, marksismo, socialdemokratio, kristanismo kaj katolikismo, teodiceo ktp.

Pri la interdisciplina bunteco kaj larĝeco de verkaro lia kaj pri la fascina personeco de Leser mem legeblas en la festoskribaĵo de la frua asistanto Erwin Bader: al ĝi kontribuis 38 elstaraj fakuloj el 16 fakbranĉoj kaj 14 universitatoj el diversaj landoj.

La tombo de Leser estas en Hietzing, la 13-a urbodistrikto de Vieno.[2]

Honoroj kaj premioj

[redakti | redakti fonton]
  • 1967: Dr.-Karl-Renner-Publizistikpreis de Aŭstria Ĵurnalista Klubo des Österreichischen Journalisten-Clubs
  • 1978: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse[3]
  • 1991: Kardinal-Innitzer-Preis
  • 1992: koresponda membro de Aŭstria Akademio de Sciencoj
  • 1993: Leopold-Kunschak-Preis[4]
  • 1999: Preis der Stadt Wien für Geisteswissenschaften
  • honora rubando de la monarkiema studenta korporacio K.Ö.L. Maximiliana Wien

Eldoniste

[redakti | redakti fonton]
  • Werk und Widerhall, 1964
  • Religion und Kultur an Zeitenwenden, 1984
  • Heer-Schau, 1985
  • Macht und Gewalt in der Politik und Literatur des 20. Jahrhunderts, 1985
  • Theodor Herzl und das Wien des „Fin de siècle“, 1987
  • Österreichs politische Symbole, 1994
  • 1927 – als die Republik brannte, 2002

Monografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Zwischen Reformismus und Bolschewismus, 1968
  • Die Odyssee des Marxismus, 1971
  • Jenseits von Marx und Freud, 1980
  • Das geistige Leben Wiens in der Zwischenkriegszeit, 1981
  • Grenzgänger, 2 Bde., 1981/82
  • Sozialphilosophie, 1984
  • Genius Austriacus, 1986
  • Salz der Gesellschaft, 1988
  • Von Leser zu Leser, 1992
  • Elegie auf Rot, 1998
  • „… auf halben Wegen und zu halber Tat …“ Politische Auswirkungen einer österreichischen Befindlichkeit, 2000
  • Gottes Türen und Fenster, 2001
  • Zeitzeuge an Kreuzwegen, 2003
  • Der Sturz des Adlers: 120 Jahre österreichische Sozialdemokratie, 2008
  • Skurrile Begegnungen – Mosaike zur österreichischen Geistesgeschichte, verkis la antaŭparolon William M. Johnston, 2011
  • Gott lässt grüßen – Wider die Anmaßung des Reduktionismus und Evolutionismus, verkis la antaŭparolon Anton Zeilinger, 2013

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Todesfall – Sozialphilosoph Norbert Leser gestorben", nekrologo de Paul Sailer-Wlasits, Wiener Zeitung, 1.1.2015
  2. tomboserĉado: Gruppe 63, Reihe 5, Nr. 30
  3. Wien Geschichte Wiki, Norbert Leser
  4. Österreichische Hochschulzeitung. Band 45, 1993, p. 37.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Michael W. Fischer (eld.): Norbert Leser, Bibliographie zu seinem 50. Geburtstag. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1983, ISBN 3-215-04568-0.
  • Anton Pelinka, Alfred Pfabigan, Michael Potacs, Georg Rundel (eld.): Zwischen Austromarxismus und Katholizismus. Festschrift für Norbert Leser. Braumüller, Wien 1993, ISBN 3-7003-1003-X.
  • Erwin Bader (eld.): Die Macht des Geistes. Festgabe für Norbert Leser zum 70. Geburtstag. Lang, Frankfurt am Main k.a. 2003, ISBN 3-631-39134-X.
  • Hubert Feichtlbauer: Der Fiaker-Traum des Philosophen. Ĉe: Die Furche 22/2013.
  • Madeleine Wolensky: „Von Leser zu Leser“. Norbert Leser und seine Bibliothek. Ĉe: Mitteilungen der Vereinigung Österreichischer Bibliothekarinnen & Bibliothekare 56 (2003), 2, p. 43–46. ISSN 0042-3793

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]