Yahoogroups
Yahoogroups | ||
---|---|---|
retejo | ||
Komenco | 30-a de januaro 2001 vd | |
Posedata de | Yahoo! vd | |
Agokampo | retforumo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Servo de Yahoo por funkciigi dissendo-listojn. La servo estis antaŭe en eGroups kaj estis aĉetita de Yahoo en 2001. La servo estas uzebla multlingve. Pro tio kaj pro la ekonomia forto de Yahoo ĝi estas aktuale la plej uzata por dissendo-listoj.
Pro decido de la nuna propraĵanto VERIZON, kiu jam nuligis ĉiujn retejtrajtojn en decembro 2019, Yahoogroups ĉesos ekzisti je la 15-a de decembro 2020. Miloj da jahugrupoj transiris al groups.io , entrepreneto de pioniro de egroups Mark Fletcher
Detaloj pri la funkciado de dissendolistoj ĉe yahoogroups
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj listoj estas uzeblaj simile:
- Por sendi mesaĝon al ĉiuj membroj, sufiĉas sendi al adreso nomo_de_la_listo@yahoogroups.com
- Por aboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-subscribe@yahoogroups.com
- Por malaboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-unsubscribe@yahoogroups.com
- Por ricevi la mesaĝojn grupe laŭ tago, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-digest@yahoogroups.com
Kaj eblas viziti la TTT-ejon de la listo je la adreso: www.groups.yahoo.com/group/nomo_de_la_listo
En la TTT-ejo eblas aboni, malaboni kaj viziti la arkivon de antaŭaj mesaĝoj. Por povi plej bone uzi la funkciojn de la TTT-ejo, necesas havi konton ĉe Yahoo kaj tiu konto estu ligata al la retadreso kiun vi uzas por aboni la liston.
Malsukcesaj Provoj Traduki Yahoo Groups en Esperanton
[redakti | redakti fonton]Estis laborgrupo kiu estis starigita por helpi al Yahoo groups havi sian servon en Esperanto, sed ne havis sukceson. La laborgrupo uzis yahoo group nomata "individuaj-aŭtomataj" kiu poste malaperis pro la rezigno de la grupo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Yahoo groups Anglalingve Arkivigite je 2007-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉinlingve Arkivigite je 2002-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Danlingve Arkivigite je 2002-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Franclingve Arkivigite je 2002-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Germanlingve Arkivigite je 2002-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Hispanlingve Arkivigite je 2002-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Italalingve Arkivigite je 2002-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Japanlingve Arkivigite je 2002-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Korealingve Arkivigite je 2002-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Portugallingve Arkivigite je 2008-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Tajvanlingve Arkivigite je 2002-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
Pliaj naciaj TTT-ejoj en la angla:
- En Singapuro Arkivigite je 2002-05-31 per la retarkivo Wayback Machine
- En Barato Arkivigite je 2008-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
Ankaŭ vidu: Vikipedio-Grupo