Velociraptor
Velociraptor | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kretaceo antaŭ 75 - 71 milionoj da jaroj | ||||||||||||||||
V. mongoliensis
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Velociraptor Osborn, 1924 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Velociraptor estas genro de dromeosaŭreda teropoda dinosaŭro kiu vivis proksimume antaŭ 75 ĝis 71 milionoj da jaroj dum la pli malfrua parto de la Kretaceo.
Ĝi estis maldika, malpeza karnomanĝulo. Ĝi longas du metrojn kaj mezuris 62 centimetrojn de la kapo ĝis la kokso, kiu estas pli granda ol meleagro.
Velociraptor havis haktranĉilforman ungegon sur sia piedo kiu longis 6.5 centimetrojn, kaj iu pli granda sur ĉiu mano. Velociraptor havis varman sangon kaj plumojn.
Fosiloj el Ĉinio sugestas ke la tuta kladistiko havis similajn trajtojn.
Fosilioj de Velociraptor estis unue trovitaj en la dezerto de Gobio de Mongolio en 1922. En 1988, sciencistoj en Ĉinio malkrovis skeleton en la nordo de Ĉinio.
Velociraptor estas unu el la plej konataj genroj de dinosaŭro al la ĝenerala publiko pro ĝia apero en la filmo Jurassic Park. Hodiaŭ, Velociraptor estas bone konata de la paleontologistoj, kun pli ol dekduo da priskribitaj fosiliaj skeletoj, la plejparto estanta dromeosaŭredo. Unu precipe fama specimeno konservas Velociraptoron senmovigita en batalo kun Protoceratops.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Specimenoj de du specioj estis malkovritaj:
- V. mongoliensis; fosilioj de ĉi tiu specio estis malkovritaj en Mongolio
- V. osmolskae; en la Interna Mongolio, Ĉinio
La medio de ambaŭ specioj estis seka, kun dunoj kaj fojaj riveretoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Velociraptor en angla Vikipedio kaj Velociraptor en baza angla Vikipedio.