[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Theobald von Bethmann-Hollweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theobald von Bethmann-Hollweg
Persona informo
Theobald von Bethmann Hollweg
Naskiĝo 29-an de novembro 1856 (1856-11-29)
en Hohenfinow, Provinco Brandenburgio,  Reĝlando Prusio
Morto 1-an de januaro 1921 (1921-01-01) (64-jaraĝa)
en Hohenfinow, Respubliko Prusujo,  Vajmara Respubliko
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Hohenfinow Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Strasburgo
Landesschule Pforta Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Theobald von Bethmann-Hollweg
Familio
Patro Felix Karl Moritz von Bethmann Hollweg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoFrankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theobald Theodor Friedrich Alfred von Bethmann Hollweg (n. 29-an de novembro 1856 en Hohenfinow, Brandenburg; m. 2-an de januaro 1921 en Hohenfinow) estis germana politikisto, germana imperiestra kanceliero antaŭ kaj dum la unua mondmilito.

Li venis el bankista familio de Frankfurto, studis juron en Strassburg, Leipzig kaj Berlino, poste iĝis oficisto. Oni nomumis lin en 1905 al prusa, en 1907 imperia ministro pri internaj aferoj. Li iĝis kanceliero la 14-an de julio 1909. anstataŭ princo Bernhard von Bülow, kiu retiriĝis.

Bethmann gvidis liberalan politikon, sed cedis al la pli perforta kaj ekstrema politiko. Li senrezulte traktis kun la britoj pri la mararmea malmuntado de la armiloj (marto 1909 kaj februaro de 1912), pro kontraŭstaro de admiralo Alfred von Tirpitz, apogata fare de la imperiestro.

Li sukcese malbaris kun la brita ministro pri eksteraj rilatoj Siro Edward Grey, ke la balkana milito disvastiĝu al milito inter Rusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Hejme li apogis la leĝojn pri fortigo de la armeo, li mem ne volis militon, sed donis liberan manon al Aŭstrio-Hungario kontraŭ Serbio. Li kontraŭis la senliman submarŝipan militon pro eviti aliĝon de Usono al la aliancanoj.

La 7-an de aprilo 1917, Bethmann promesis elektajn reformojn, tiel li kolerigis la konservativulojn. Oni abdikigis lin en julio de 1917 pro la pacdeklaroj de la Reichstag: lin sekvis la 13-an de julio Georg Michaelis.

  • Betrachtungen zum Weltkriege (2 volumoj, 1919–21)