Rimouski
Rimouski | ||
urbo | ||
la konstruaĵo "Salle Desjardins-Telus"
| ||
|
||
Moto: Legi patrum fidelis (Fidèles à la loi de nos pères, Faithful to the law of our fathers) do "fidele al la leĝoj de niaj patroj" | ||
Ŝtato | Kanado | |
---|---|---|
Provinco | Kebekio | |
Regiono | Malsupra Sankt-Laŭrencio | |
Historia regiono | Malsupra Kanado | |
Situo | Rimouski | |
- koordinatoj | 48° 26′ 00″ N 68° 31′ 00″ U / 48.43333 °N, 68.51667 °U (mapo) | |
Areo | 339,84 km² (33 984 ha) | |
Loĝantaro | 46 860 (2011) | |
Denseco | 137,89 loĝ./km² | |
Fondita | la 1-an de januaro 2002 | |
Urbestro | Éric Forest (2009–13) | |
Horzono | UTC-05:00 | |
- somera tempo | UTC-04:00 | |
Poŝtkodo | G | |
Situo enkadre de Kanado
| ||
Situo enkadre de Kebekio
| ||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Rimouski | ||
Retpaĝo: urba retejo | ||
Rimouski estas urbo en la kanada provinco Kebekio.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 48 935 loĝantoj sur areo de 533,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 92 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2011 ĝi havis 46860 loĝantojn. La urbo situas en la kebekia regiono Malsupra Sankt-Laŭrencio, kaj havas multajn turismajn, kulturajn kaj industriajn altiraĵojn.
Urbaj reprezentantoj nomas ĝin "studenta urbo" pro multaj edukaj institucioj, kiel la Université du Québec à Rimouski (UQAR, parto de la Universitato de Kebekio), la Cégep de Rimouski (antaŭuniversitata kolegio kiu inkluzivas la Marsciencan Instituton de Kebekio, france Institut Maritime du Québec, IMQ) kaj la Konservatorion de Muziko kaj Dramo de Kebekio (france Conservatoire de musique et d'art dramatique du Québec. En ĝi ankaŭ lokiĝas pluraj pliaj gravaj marsciencaj esplorcentroj.