Roman Polański
Roman Polański fakte Raymond Thierry Liebling (esperante: Romano[1] Polanski[2]; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1933 en Parizo) estas pola filmreĝisoro, verkisto, aktoro kaj filmproduktisto, gajninto de la Oskar-Premio. Post komenco de sia kariero en Pollando, Polanski fariĝis internacie renoma filmisto kaj holivuda reĝisoro de filmoj kiel ekzemple Bebo de Roza-Maria, Ĉinio-urbo kaj La pianisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sian infanaĝon dum la Dua Mondmilito li pasigis en la Krakova geto. Liaj gepatroj estis poloj juddevenaj. En 1953, post teatraj roloj li debutis en la filmo Tri rakontoj. De 1954 Polanski studis en Filma Lernejo en Lodzo negajnante tamen la diplomon. En 1959 edziĝis kun Barbara Kwiatkowska, tamen tiu geedzeco ne trapasis eĉ tri jarojn. Li elmigris al Parizo, sed li rapide revenis por reĝisori Tranĉilo en akvo – sian unuan monde laŭditan filmon. Oni nomumis ĝin al Oskar-premio. Poste li elmigris al Francio kaj Britio. En 1969, lia nova edzino, Sharon Tate, estis murdita de la Manson-Familio. Lia depresio ne haltigis lin krei ceterajn filmojn. En 1965 Polanski kreis Abomeno – la ĉefan rolulon de filmo rolis Catherine Deneuve. En 1978, li deklaris sin kulpa ke li, kontraŭ Usona juro, seksumis kun 13-jaraĝa knabino, Polanski fuĝis al Francio, kie li nun loĝas kaj daŭras esti fuĝanto de la usona justico.
Por eviti malliberigon se li revenas Usonon, li daŭre reĝisoris filmojn en Eŭropo kiel Freneza, Morto kaj la fraŭlino. Lia plej grava filmo ĉe la patruja Pollando estas La pianisto – kie li adaptis la historion de vivo dum la Dua Mondmilito de Ladislao Ŝpilman, pola pianisto. La filmo montras la realecon de la batalo en detruata Varsovio. La filmo gajnis Oskar-premion kaj Oran Palmon. Inter la ĝis nun lastaj filmoj de Polanski estas Oliver Tvist (baze de la romano de Charles Dickens) (2005).
La 27-an de oktobro 2009 Polanski estis arestita en la flughaveno Zuriko (Svislando). Oni prevente enprizonigis lin, atendante peton por ekstradicio de Usono.
Familio
[redakti | redakti fonton]Li vivas ekde 1980 en geedzeco kun Emmanuelle Seigner, kun kiu li havas du infanojn.
Filmoj reĝisoritaj de Polanski
[redakti | redakti fonton]- 2019 – Mi akuzas (J’accuse)
- 2017 – Baziĝas sur vera rakonto (D'après une histoire vraie)
- 2013 – Venuso en pelto (La Vénus à la fourrure)
- 2011 – Masakro (Carnage)
- 2010 – La fantoma verkisto (The ghost writer)
- 2005 – Oliver Tvist (Oliver Twist)
- 2002 – La pianisto (The pianist)
- 1999 – La naŭa pordego (france: La Neuvième Porte, angle: The Ninth Gate)
- 1994 – Morto kaj la fraŭlino (france: La Jeune Fille et la Mort, angle: Death and the Maiden)
- 1992 – Maldolĉa luno (france: Lunes de fiel, angle: Bitter moon)
- 1988 – Freneza (Frantic)
- 1986 – Piratoj (Pirates)
- 1979 – Tess
- 1976 – La loĝejluanto (Le Locataire)
- 1974 – Chinatown
- 1972 – Semajnfino de ĉampiono (Weekend of a Champion)
- 1972 – What?, Kio? (Che?)
- 1971 – Makbeto (Macbeth)
- 1968 – Bebo de Roza-Maria (Rosemary's baby)
- 1967 – Danco de la vampiroj (Dance of the vampires)
- 1966 – Senelirejo (Cul-de-sac)
- 1965 – Repulsion
- 1964 – La plej belaj fraŭdoj de la mondo: La diamanta rivero (Les Plus Belles Escroqueries du monde: La Rivière de diamants)
- 1962 – La mamuloj (Ssaki)
- 1961 – Dika kaj maldika (Le Gros et le Maigre)
- 1961 – Tranĉilo en akvo (Nóż w wodzie)
- 1959 – Kiam falas anĝeloj (Gdy spadają anioły)
- 1959 – Lampo (Lampa)
- 1958 – Du homoj kun ŝranko (Dwaj ludzie z szafą)
- 1957 – Murdo (Morderstwo)
- 1957 – Disbatos ni la distron... (Rozbijemy zabawę...)
- 1957 – Rido dentuma (Uśmiech zębiczny)
- 1955 – Biciklo (Rower)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
- ↑ Diskuto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio