[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Prato (komunumo)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prato)

Tiu ĉi artikolo estas pri komunumo en Toskanio. Vidu ankaŭ Prato all'Isarco

Prato, panorama.jpg
Prato, panorama
ISO
Prato
Prato
komunumo de Italio
urbego
urbo
turisma celloko Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio
Provinco PO Prato
Geografia situo 43° 53′ N, 11° 6′ O (mapo)43.88081388888911.096561111111Koordinatoj: 43° 53′ N, 11° 6′ O (mapo)
Alto super marnivelo 65 m
Areo 97 km²
Loĝantaro 195 736 (2023)
Loĝdenso 2011 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Figline di Prato, Cafaggio, Coiano, La Querce, Maliseti, Mezzana, Narnali, Paperino, San Giorgio a Colonica, Santa Lucia, Santa Maria a Colonica, Viaccia, Vergaio
Najbaraj komunumoj Agliana (PT), Calenzano (FI), Campi Bisenzio (FI), Carmignano, Montemurlo, Poggio a Caiano, Quarrata (PT) kaj Vaiano
Patrono sankta Stefano
Festa tago 26-a de decembro
Nomo de loĝantoj pratesi
Poŝtkodo 59100
Imposta kodo G999
Kodo laŭ ISTAT 100005
Telefona prefikso 0574
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Prato (Italio)
Prato (Italio)
DEC
Situo de Prato

Map

vdr

Prato estas komunumo de Italio. Ĝi estas la centro de samnoma provinco Prato kaj apartenas al la regiono Toskanio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 195 736 loĝantoj sur areo de 97,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 011 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Stefano, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Agliana (PT), Calenzano (FI), Campi Bisenzio (FI), Carmignano, Montemurlo, Poggio a Caiano, Quarrata (PT) kaj Vaiano.

Prato situas sur ebenaĵo nordokcidente de Florenco. Trairas ĝin rivero Bisenzio (elp. Bizencjo), kiu estas alfluanta al rivero Arno, kiu iras tra Florenco.

La unua domaro estiĝis dum la deka jarcento, kvankam la regiono estis koloniita de Etruskoj kaj Romianoj. En 1997 oni malkovris en Gonfienti, ĉirkaŭ 5 km sud-oriente de la centro de Prato, antikvan etruskan urbon, kiu estis aktiva inter la 7-a kaj la 5-a jarcento a.K..[1]

Prato prosperis dum la lastaj jarcentoj de Mezepoko kaj dum Renesanco; en 1326 ĝi iĝis posedaĵo de la reĝoj de Napolo, kiuj vendis ĝin al Florenco en 1351. Poste, Prato restis ĉiam sub la regado de Florenco.

Ekde la deknaŭa jarcento moderna teksuma industrio florigas kaj pligrandigas la urbon, kiu nuntempe, danke al siaj 190.000 loĝantoj, estas la dua en regiono Toskanio.

La nomo "Prato", itallingve, signifas "herbejo": eble ĝi venas el la herbejo, kiu antikve ĉirkaŭis la kastelon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La historia centro de Prato estas en la sesangula murzono de la dektria jarcento. Unu kerno de la centro estas Placo de Komunumo, en kiu staras la bela mezepoka Palaco de la Komunumestro; la dua kerno estas la Placo de la Katedralo; la preĝejo havas strangan fasadon kun angula balkono, skulptita de la fama renesanca artisto Donatello. En la centro estas ankaŭ kastelo, ĝi nomiĝas Kastelo de la Imperiestro, ĉar volis ĝin Imperiestro Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) dum la dektria jarcento. La plej gravaj muzeoj en la centro estas Muzeo de Sankta Domeniko, en kiu estas pentraĵoj de multaj renesancaj artistoj, kiel Filippo Lippi kiu loĝis kaj laboris en Prato dum dekkvin jaroj, kaj Muzeo de la Teksaĵo, dediĉita al teksuma arto kaj al industriaj teknikoj. Ekster la centro estas Muzeo de Nuntempa Arto, kiu enhavas daŭran kolekton kaj kiu gastigas multajn dumtempajn ekspoziciojn.

Tradicioj

[redakti | redakti fonton]

En Prato oni faras famajn biskvitojn: ili estas la "biskvitoj de Prato", kiujn kutime oni manĝas je la fino de manĝo, trempitajn en dolĉa kaj likvora vino. La ingrediencoj estas: tritikfaruno, akvo, ovoj, mielo kaj amandoj.

En Prato oni konservas gravan relikvon de kristana religio: ĝi estas la sankta zono de Maria. Ĝi estas konservata en la katedralo kaj oni povas vidi ĝin (de malproksime) kvinfoje jare, kiam la episkopo elmontriĝas el la balkono de la fasado kaj vidigas la relikvon al la fideluloj kunvenintaj. La sankta zono estis donita de Madono al apostolo Tomaso. Laŭ legendo, post pli ol mil jaroj, en Jerusalemo, Mikelo, pilgrimulo kaj komercisto de Prato, ricevis dote ĝin, kiam li edziĝis al bela knabino nomata Maria. Mikelo reiris al Prato en 1141 kun la zono sed sen la edzino, kiu mortis dum la vojaĝo. Li konservis la relikvon zorge kaj donacis ĝin, ĉe la morthoro, al la parokestro de preĝejo Sankta Stefano (la nuna katedralo). Por konservi kaj montri la relikvon al la fideluloj, dum la jarcentoj, oni konstruis kapelon, novan fasadon kun balkono, grandan placon antaŭ la preĝejo.

  1. Gruppo Archeologico "L'Offerente". Gonfienti (itale). Alirita 2015.12.19 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]