Paserkolombo
Paserkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La paserkolombo aŭ ordinara grundokolombo (Columbina passerina) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas loĝanta kaj reproduktanta el Bermudo, tra la plej suda Usono, Meksiko kaj Karibio, ĝis Sudameriko, kaj troviĝas tiom sude kiom ĝis norda Brazilo.
La Paserkolombo loĝas arbustejojn kaj aliajn malfermajn kamparojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Paserkolombo estas eta mallongvosta kolombo 17cm longa. Ties pezo estas kutime ĉirkaŭ 32g. Plenkreskuloj havas grizbrunajn dorson kaj subflugilojn, kun grizverda nuanco en plej alta dorso kaj nigraj punktoj (eble iun bluan aŭ verdan) en malalta dorso (flugilkovriloj). Ili havas skvamecan aspekton en brusto kaj kapo. La vosto estas bruna centre, kun nigraj bordoj kaj blankaj anguloj. La beko estas oranĝoflava kun la pinto nigra. Dumfluge, la subflugiloj montras ampleksan avelkoloran plumaron.
Masklaj plenkreskuloj havas rozkolorecajn kapon, kolon kaj bruston kaj rozkoloran neskvamecan ventron. Lia nuko estas blueca. La ino kaj la junuloj estas helgrizaj kie la masklo estas rozkolora kaj havas grizajn nukojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo, kie la ino de metas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula frapado kaj eventuala vipado de fligiloj karaktera de kolomboj ĝenerale.
Tiu nearktisa kaj neotropisa specio manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ kelkajn insektojn. Ties voĉo estas milda kverado ŭo-ap.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Columbina passerina. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006. Ne minacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-22-9
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [https://web.archive.org/web/20070927025745/http://audubon-print.com/ground-dove.html Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Paserkolombo de John Audubon]