Finnlanda Pilka Asocio
Aspekto
(Alidirektita el Suomen Palloliitto)
Finnlanda Pilka Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Suomen Palloliitto ry | |||||
federacio de futbalo | |||||
Komenco | 19-a de majo 1907 vd | ||||
Poste | Finnish Bandy Federation vd | ||||
Lando(j) | Finnlando | ||||
Sidejo | Bolt Arena | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Marco Casagrande (en) (2013–) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | nacia futbala teamo de Finnlando finna nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj finna nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj finna nacia futbala teamo de virinaj sub-20-jaruloj finna nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj Finland national beach soccer team (en) Finna virina nacia teamo de futbalo finna nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj finna nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj Finland women's national futsal team (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | registrita asocio de Finlando | ||||
La Finnlanda Pilka Asocio, finne Suomen Palloliitto, svede Finlands Bollförbund, estas la nacia futbala asocio en Finnlando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1907. La asocio interalie ekde la jaro 1990 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata finne Veikkausliiga kaj svede Tipsligan. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Helsingin Jalkapalloklubi (aŭ malpli longe HJK Helsinki), kaj ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 33-foje.